Ŝeŭkio
Blazono de Xewkija
Urbocentro de Xewkija
komunumo de Malto
InsuloMalto
Koordinatoj 36° 01′ 59″ N 14° 15′ 30″ O / 36.03306 °N, 14.25833 °O / 36.03306; 14.25833 (mapo)Koordinatoj: 36° 01′ 59″ N 14° 15′ 30″ O / 36.03306 °N, 14.25833 °O / 36.03306; 14.25833 (mapo)
Nombro de loĝantoj3115
Areo4,5 km²
PoŝtkodoXWK
Situo de Xewkija

XewkijaŜeŭkio estas komunumo respektive loka konsilio sur la insulo Gozo de la insularo de Malto. Ĝi havis 3115 loĝantojn fine de 2005.

Geografio

Ŝeŭkio situas sur la suda flanko de la insulo inter la havena komunumo Għajnsielem kaj la ĉefurbo Viktorio. La komunumo havas areon de 4,5 km². En Xewkija apud la universitato situas la stadio de Gozo kaj en la urbo troviĝas industria zono, kies entreprenoj disponigas plurcentlaborlokojn.

Universitato

Ĉe la bordo de la urbo troviĝas la goza filio de la Universitato de Malto.

Vidindaĵoj

La rekonilo de la urbo estas la preĝejo kun la alta kupolo, kiu estas konsekrita al Johano la Baptisto, la tiel nomita Rotunda. Ĝi estas la sidejo de la kavaliroj de Sankta Johano kaj estas konstruita el malta ŝtono de lokaj artistoj. Temas pri la plej granda konstruaĵo de la insulo Gozo.

Historio

Xewkija estas la plej malnova urbo de la insulo Gozo. Ĝi estis disigita la 27-an de novembro 1678 de la paroĥo de la ĉefurbo. La nomo Xewkija devenas de la araba lingvo kaj indikas, ke en la regiono antaŭe kreskis dornaj arbustoj.

En Xewkija estis trovita marbra ŝtono kun arabaj surskriboj el la jaro 1173. Ĝi memorigas pri la morto de knabino kun la nomo Majmuna. [1]

Blazono

La blazono de Xewkija montras du verdajn kardojn kun arĝenta floro sur ora ŝildo, inter kiuj en la mezo troviĝas ruĝa bendo.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.