Westerkwartier | |
---|---|
Regiono | |
areo [+] | |
Lando | Nederlando |

Regionoj de la provinco Groningen

Situo de Westerkwartier en la provinco Groningen
La Westerkwartier estas historia regiono en la nederlanda provinco Groningen, ĉe la limo kun la provinco Frislando. Antaŭe la areo estis parto de la historia regiono Frisio. En la okcidenta parto de la regiono iuj ankoraŭ parolas frise (la vilaĝoj Marum, De Wilp kaj Opende). En la cetera parto de la Westerkwartier oni parolas "Westerkertiersk", loka varianto de la malaltgermana lingvo.
La plej granda loĝloko en la Westerkwartier estas Leek. Alia estas Lutjegast.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.