Por samtitola artikolo vidu la paĝon Weesen (stacidomo).
Weesen
Blazono de Weesen
Haveno de Weesen
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
DistriktoElektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj 47° 9′ 0″ N  6′ 0″ O / 47.15000 °N, 9.10000 °O / 47.15000; 9.10000 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 0″ N  6′ 0″ O / 47.15000 °N, 9.10000 °O / 47.15000; 9.10000 (mapo)
Nombro de loĝantoj1483
Areo5,39 km²
Alteco423 m super marnivelo
Poŝtkodo8872
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Weesen

Weesen estas urbo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1483 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Weesen situas ĉe la okcidenta fino de Valenlago sude de la Churfirsten kaj oriente de la Linth-Ebenaĵo.

Trafiko

Weesen situas ĉe la trajnlinio inter Ziegelbrücke kaj Zuriko kaj dividas sian stacidomon kun la Glarusa komunumo Mollis, sur kies teritorio la haltejo situas. Ekzistas ankaŭ poŝtaŭtobuskonekto al Amden kaj Weesen estas elirpunkto de la ŝiplinoj sur Valenlago.

Historio

Weesen estis jam romia setlejo antaŭ la naskiĝo de Kristo. En mezepoko regis en Weesen alemanoj kaj poste la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1283 la urbo fariĝis posedaĵo de Rudolfo la 1-a de Habsburgo, kiu transformis ĝin al grava dogan kaj varkomercloko.

En februaro 1388 aŭstraj trupoj atiakis la urbon, kiun antaŭe okupis la Svisa Ĵurkomunumo. En la nokto civitanoj de la urbo helpis al soldatoj de la aŭstra armeo eniri en la urbon. La svisaj okupantoj dumdorme estis atakitaj kaj mortigitaj (murdnokto de Weesen). Al tiu evento sekvis en aprilo de la sama jaro la Batalo de Näfels.

Je la fino de la 14-a jarcento estis menciita la Hotelo Schwert unuan fojon en dokumento. Ĝi estas tiel la unua dokumente menciita gastejo ĉirkaŭ Valenlago. En malfura mezepoko Weesen kiel parto de la regejo Windegg troviĝis sub kontrolo de Ŝvico kaj Glaruso. Post la fino de la Helveta Respubliko Weesen fariĝis parto de la nove kreita Kantono Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.