Vejno estas organa kelkhista kava tubeto, rekondukanta la sangon al la koro. Parencaj tubetoj estas arterio, vaskulo, kapilaro, vazo kaj angio.
Metafore ĝi estas uzata en geologio por longa kaj mallarĝa tavolo aŭ strio de ia substanco en roko aŭ grundo, ekz. mineja vejno el karbo aŭ erco.
Alia metafora uzo estas por ondlinia streko de malsama koloro, simila al vejnoj viditaj sub la haŭto, ekz. la vejnoj de marmoro aŭ ligno, rivero vejnita per longa poststreko da sango k.s.
Vejnoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.