Universitato Kolumbio
privata universitato esplorada universitato Colonial Colleges privata neprofitcela lernejo organizaĵo
moto In lumine Tuo videbimus lumen
(Per vi, lumo vidiĝas)
(Psalmo 36:10)
Informoj
fondodato 1754
speco privata
Situo
Geografia situo 40° 48′ 27″ N, 73° 57′ 43″ U (mapo)40.8075-73.961944444444Koordinatoj: 40° 48′ 27″ N, 73° 57′ 43″ U (mapo)
lando Usono
urbo Manhatano
adreso West 116 St and Broadway, New York, NY 10027
poŝtkodo 10027
Nombroj
nombro de studentoj 33 413 vd (stato: oktobro 2019)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Ivy League
Cifereca Biblioteka Federacio
LIGO Scientific Collaboration
Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj
National Consortium for Teaching about Asia
Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
Nov-Jorka Genara Centro
Dryad
arXiv
The Research Collections And Preservation Consortium
Association of American Universities
Association of American Colleges and Universities
American Council on Education
National Humanities Alliance
Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
Koalicio por Retigita Informo
Centro por Esploradaj Bibliotekoj
Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filioj
Columbia University Irving Medical Center
Columbia University School of Professional Studies
Society of Fellows in the Humanities, Columbia University
Council for Research in the Social Sciences, Columbia University
Center for Study of Law and Culture, Columbia University
Instituto Goddard de Kosmaj Studoj
Brown Institute for Media Innovation
Lamont–Doherty Earth Observatory
Barnard College
Columbia University Press
Columbia University's Center for Science and Society
School of International and Public Affairs, Columbia University
Columbia Graduate School of Arts and Sciences
Columbia Graduate School of Architecture, Planning and Preservation
Columbia University Graduate School of Journalism
Fu Foundation School of Engineering and Applied Science vd
Universitato Kolumbio (Novjorko)
Universitato Kolumbio (Novjorko)
DEC
Universitato Kolumbio
Universitato Kolumbio
La fasado de Hamilton Hall ĉe la enirejo, kun la statuo de Hamilton antaŭ la konstruaĵo.

La Universitato Kolumbio (oficiale nomita Universitato Kolumbio en la urbo Novjorko; angle Columbia University in the City of New York) estas privata universitato. Ĝi estas une el la plej eminentaj esploraj universitatoj en la mondo, kaj membro de la tiel-nomita Hedera Ligo. Fondita en 1754 laŭ reĝa ĉarto de reĝo Georgo la 2-a de Britio, Kolumbio kreskadis enhavi 20 kolegojn kaj aliaj instituciojn.

La ĉefa tereno situas sur ses blokoj (132 000 m²) en Manhatano, kaj la plej granda satelita tereno (pri sanscienco) estas kvindek blokojn norden, ankaŭ en Manhatano. Do Kolumbio estas, laŭ iuj raportoj, la trei granda landposedanto de la urbo, post la katolika eklezio kaj la urbo mem.

Pro rilatoj kun diversaj ŝtatagentejoj kaj aliaj institucioj, supozeble Kolumbio estas la plej granda dungisto en Novjorko. Pro ĝia grandeco (laŭ lando kaj dungatoj), iuj en la komunumo konsideras Kolumbion kiel korporacion, kaj fojfoje okazas malkonsento inter la universitato kaj la ĉirkaŭaj najbarejoj, kiuj ofte kontraŭas la kreskadon de la universitato.

Studentaj tumultoj

En 1968 okazis studentaj tumultoj, kontraŭ plano konstrui gimnastikejon en apuda parko Morningside. La protestantoj rigardis la planon kiel atakon al la negraj loĝantoj en la najbarejo Harlem. Dum kelkaj tagoj, la studentoj regis administraciajn konstruaĵojn kaj klasĉambrojn. Oni konsideras tiun tempon kiel la fojon kiam la studentoj kaj administracio plej multe malkonsentis. Finfine Kolumbio nuligis la planon, kaj anstataŭe konsruis subgrundan gimnastikejon sub la norda flanko de la tereno, kiu ankoraŭ estas uzata. La originalan arĥitekturan desegnon por la gimnastikejo finfine uzis Universitato Princeton por konstrui sian gimnastikejon Dillon.

Servoj

Notindaj kolumbianoj

Estas multaj famaj gravuloj de Kolumbio: poetoj, sciencistoj, artistoj, advokatoj, "fondintaj patroj" de Usono, sportistoj, ktp.

Famaj profesoroj

Famaj studentoj

En filmo, televido, kaj la artoj

La tereno aperas en multaj filmoj, pro la novjorka loko kaj la klasika arĥitekturo. Precipe bela estas la ŝtuparo antaŭ la ĉefa biblioteko "Low", kaj la klasĉambro 309 en halo "Havemeyer". Filmoj kun scenoj de la ĉefa tereno:

  • Altered States
  • Anger Management
  • Black and White
  • Crimes and Misdemeanors
  • Eternal Sunshine of the Spotless Mind
  • Everyone Says I Love You
  • Ghostbusters
  • Ghostbusters II
  • Hannah and Her Sisters
  • K-PAX
  • The Last First Kiss
  • The Mirror Has Two Faces
  • Mona Lisa Smile
  • New York Minute
  • Porn 'n Chicken
  • P.S.
  • Spider-Man
  • Spider-Man 2
  • Thirteen Conversations About One Thing

Filmoj kun personoj kolumbianaj:

  • The Graduate - La persono de Dustin Hoffman estis studento
  • Finding Forrester
  • The Pride of the Yankees
  • Quiz Show - Helpanta profesoro, kaj filo de fama profesoro Mark Van Doren, Charles Van Doren iĝas partoprenanto en malhonesta televida kvizprogramo

Statistiko

Estas proksimume 23.000 studentoj, 3200 profesoroj, kaj 29 sport-teamoj.

La simbola besto estas reĝa leono.

La oficiala mantro estas la latina frazo In lumine tuo videbimus lumen (En via lumo ni vidos lumon).

Premioj kaj honorigoj

Ekde 1901, 72 kolumbianoj ricevis premion Nobelan pro sia laboro en fiziko, ĥemio, medicino, literaturo, paco kaj (post 1968) ekonomio. Aliaj premioj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.