UK 1977 | ||
---|---|---|
Loko | Rejkjaviko, ![]() | |
Ekde | 30-a de julio 1977 | |
Ĝis | 6-a de aŭgusto 1977 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 62-a Universala Kongreso de Esperanto okazis somere de la jaro 1977 en Rejkjaviko, Islando. Ĝi havis 1199 aliĝintajn partoprenantojn.[1]
La Alta Protektanto estis Kristján Eldjárn, ŝtata prezidanto de Islando. Baldur Ragnarsson estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo. La kongresa temo estis "La rajto je komunikado".
Elstaraj vizitantoj
Vizitis la kongreson Amadou-Mahtar M'Bow, Ĝenerala Direktoro de UNESKO[2]
![]() |
|
Prelegoj
Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la Internacia Somera Universitato, kies rektoro estis Árni Bödvarsson. Nome prelegis William Auld (La rolo de originala literaturo en la historio de Esperanto), Detlev Blanke (Konfronta komparo de planlingvo kaj etnolingvo), Árni Bödvarsson (Lingva akiroj de infanoj), Probal Daŝgupto (Stato kaj influo de la angla lingvo en Hinda Unio), Helmar Frank (Lernfacilecgrado de diversaj fremdlingvoj), Sinitiro Kawamura (Lingva problemo en kemia komunikado), E. James Liberman (La rajto, devo kaj hezito komuniki pri la sekso), Jonathan Pool (Ĉu komunikrajtoj povas esti egalaj?) kaj C. Stop-Bowitz (Komunikiĝo inter bestoj). Oni organizis sistemon por realigi kolokvojn por kelkaj el la prelegtemoj.[3]
Programoj
Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Somera Universitato, en la kongresa libro oni montris informon por interno de la UK pri Pedagogia Forumo, Seminario pri la Ĉe-metodo gvidata de Madeleine Haudebine, Tuj-kurso pri la islanda lingvo zorge de Árni Bödvarsson, kaj Progresiga kurso zorge de William Auld.
Aparte de la UK, ties kongresa libro informas ankaŭ pri la 33-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) el la 9a ĝis la 16a de aŭgusto en Poitiers, Francujo, kaj de la Oficiala Antaŭkongreso en Stirling, Skotlando, el la 26a ĝis la 29a de julio.[4]
Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, Internacia arta vespero, Islanda vespero, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.
Distraĵoj
- Inuk, teatraĵo en Esperanto-versio prezentita de la Nacia Teatro de Islando, verkita de la etnologo Haradur Ólafsson, Esperantigita de Stefán Sigurdsson, Baldur Ragnarsson helpis la geaktorojn: Kristbjörg Kjeld, Helga E. Jónsdóttir, Þórhallur Sigurdsson, Ketil Larsen kaj Brynja Benediktsdóttir (1938-2008) kiu ankaŭ reĝisoris.[5]
- La hipnoto teatraĵo de A. Cwojdziński, fare de Kalina Pieńkiewicz kaj Zbigniew Dobrzyński.
- La butikista korbo laŭ Hans Sachs, pupteatro zorge de Triksini (Hansjörg Kindler).[6]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Laŭ la "Kongresa Libro" estis 1070 aliĝintoj, sed laŭ kutimo multaj kongresanoj aliĝis post la tempo de la redaktado de la "Kongresa Libro" kaj eĉ surloke.
- 1 2 1977: Universala Kongreso de Esperanto, Rejkjaviko. Arkivita el la originalo je 2013-06-29. Alirita 2019-06-28.
- ↑ "62-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1977, paĝoj 27-36.
- ↑ "62-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1977, paĝoj 68-70.
- ↑ Inuk en la blogo "Esperanto-teatro" de Suso Moinhos Pardavila
- ↑ "62-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1977, paĝoj 42-45.
- ↑ "62-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1977, paĝoj 52-62.
![]() | Universalaj Kongresoj | ![]() |
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Kopenhago 1956 • Marsejlo 1957 • Mainz 1958 • Varsovio 1959 • Bruselo 1960 | ||
Harrogate 1961 • Kopenhago 1962 • Sofio 1963 • Hago 1964 • Tokio 1965 | ||
Budapeŝto 1966 • Roterdamo 1967 • Madrido 1968 • Helsinki 1969 • Vieno 1970 | ||
Londono 1971 • Portlando 1972 • Beogrado 1973 • Hamburgo 1974 • Kopenhago 1975 | ||
Ateno 1976 • Rejkjaviko 1977 • Varna 1978 • Lucerno 1979 • Stokholmo 1980 | ||
Brasilia 1981 • Antverpeno 1982 • Budapeŝto 1983 • Vankuvero 1984 • Aŭgsburgo 1985 | ||
Pekino 1986 • Varsovio 1987 • Roterdamo 1988 • Brighton 1989 • Havano 1990 |