Turklingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | tr.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | turka |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 6-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 599 878 |
Profundeco | 167.9 |
Paĝoj | 2 945 453 |
Redaktoj | 32 346 982 |
Uzantoj | 1 576 429 |
Aktivaj uzantoj | 3 144 |
Administrantoj | 20 |
Dosieroj | 40 384 |
La turklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la turka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Türkçe Vikipedi. La projekto fondiĝis en decembro 2002. En novembro 2006, la turka vikipedio nomumiĝis en la kategorio "scienco" por la premio "Altın Örümcek Web Ödülleri (reta premio "ora araneo"), konsiderata la turklingva reta akademia premio. En januaro 2007 ĝi ricevis la premion pro "plej bona enhavo" en tiu kategorio. La premia ceremonio okazis la 25-an de januaro 2007 en la Teknologia Universitato de Istanbulo. La 6-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 599 878 artikolojn.
Forbaro

Emblemo de la turka Vikipedio kun rubando kampanjanta por fino de forbaro de Vikipedio en Turkio

Tuj post forbaro de ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio en Turkio falis legado de turklingva Vikipedio je ĉ. 80%
Ekde la 29a de Aprilo 2017 ĝis la 15a de Januaro 2020 la registaro de Turkio forbaris aliron de Turkio al ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio.[1]
Referencoj
- ↑ "Wikipedia ban to be lifted after top court ruling issued", Daily News, 2020-01-15. Kontrolita 2020-01-17. (angle)
Vidu ankaŭ
- "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj
Eksteraj ligiloj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.