Tram-metroo de Rouen

Tramo Citadis sur la ponto Jeanne-d'Arc

Tramo Citadis sur la ponto Jeanne-d'Arc
Trafikado
Trafikanto TCAR
Teknikaj trajtoj
Longo 18,2 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja klaso Tram-metroo
Nombro de trakoj 2
Maksimuma rapideco 60 km/h
Stacioj de la fervojlinio
31 haltejoj

La Tram-metroo de Rouen (france: Tramway de Rouen, loke konata kiel "Métro de Rouen") konsistas el reto de du-linia tramvojo en urbo Rouen (esperante: Rueno), Seine-Maritime, Normandio, Francio.

La tramvojo operacias kiel unu norda vojo kun du sudaj branĉoj al Saint-Étienne-du-Rouvray kaj Le Grand-Quevilly. La kombinita norda vojo de la tramvojo veturas tra 1,7 km (1,1 mi) longa subtera sekcio en la centro de urbo Rouen; la cetero de la tramvojo al la sudo de la subtera porcio veturas surtere sur segregita vojo.

Moderna tramo

En 1991, konstruo de nova tram-sistemo komenciĝis.

"Métrobus" estis malfermita la 17-an de decembro 1994. Prilumante la fakton ke la nova transporta rimedo teĥnike estas malpeza fervojo/tramvojo, loĝantoj de Rouen kaj ĝiaj ĉirkaŭurboj kutimiĝis nomi ĝin la 'métro' (metroo). En septembro 1997 la tramvojo estis prilongigita al Technopôle du Madrillet.[1]

Teĥnikaĵoj

  • Longeco de la reto: 18,2 km
  • Nombro de haltejoj: 31
  • Nombro de tramoj: 28
  • Kapacito de tramo: 178
  • Meza komerca rapido: 19,125 km/h
  • Maksimuma rapido: 60 km/h
  • Taga trafiko: 67 000 vojaĝoj (2010)
  • Malfermaj horoj: 5 h ĝis 23.30 h
  • Frekvenco de servo: ĉiujn 3 minutojn (en pinta horo); ĉiujn 20 minutojn (ekster pinta horo)

Mapo

Mapo de tram-metroo de Rouen kaj busoj TEOR


Veturanta materialo

Veturanta materialo estas de tipo malpeza fervojo; la GEC Alsthom Tramway Français Standard (TFS),[2] simila al tiuj uzataj en la Tramtransporto en Grenoblo (1987) kaj Tramtransporto en Parizo T1.

En januaro 2010 al Alstom estis aljuĝita kontrakto de €90m por provizi 27 tramojn Citadis 402 en 2011–2012 por anstataŭigi la tramojn de TFS.[2]

Referencoj

  1. (1 aŭgusto 1997) Paris opening launches next round of French tram projects”, Railway Gazette International. Alirita 2011-05-24..
  2. 1 2 (5 januaro 2010) Rouen orders trams to increase capacity”, Railway Gazette International. Alirita 2011-05-24..

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rouen tramway en la angla Vikipedio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.