Distrikto Trachselwald
Blazono de la distrikto Trachselwald
Demonstracia fromaĝfarejo en Affoltern en Emme-Valo
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Trachselwald
Kantono Berno
ĈeflokoTrachselwald
Koordinatoj 47° 1′ N  43′ O / 47.017 °N, 7.717 °O / 47.017; 7.717 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ N  43′ O / 47.017 °N, 7.717 °O / 47.017; 7.717 (mapo)
Nombro de loĝantoj23279(2008-12-31)
Areo191,3 km²
Loĝantardenseco122 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0225

La 'distrikto Trachselwald estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 23279 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la samnoma komunumo Trachselwald.

Geografio

La distrikto Trachselwald situas en Emme-Valo oriente de la rivero Emme. La distrikto estas kampara kaj vivas de agrikulturo. Kun areo de 191,3 km² la distrikto havas loĝantardensecon de 122 personoj po kvadratkilometro.

Najbaraj distriktoj

La distrikto Trachselwald limas en nordo al la distrikto Aarwangen, en oriento al la distrikto Willisau (Kantono Lucerno), en sudo al la distrikto Signau, kaj en okcidento al la distrikto Burgdorf. En sudokcidento la eksklavo Oberried de la komunumo Lützelflüh limas ankaŭ al la distrikto Konolfingen.

Historio

En mezepoko Trachselwald estis la senjorujo de la baronoj de Trachselwald, kiuj residencis en la Kastelo Trachselwald. En la jaro 1408 la regejo post diversaj posedantŝanĝoj finfine estis vendita al la urbo Berno kaj fariĝis berna kamparvoktejo, kiun rolon ĝi konservis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Post la restaŭracio en la jaro 1803 Trachselwald fariĝis ĉefloko de la ĉefdistrikto kaj ek de 1831 de la distrikto Trachselwald.

Komunumoj de la distrikto Trachselwald

La distrikto Trachselwald konsistas (stato en 2009) el 10 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Trachselwald estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Affoltern en Emme-Valo Affoltern en Emme-Valo116111,5 0951
Dürrenroth Dürrenroth104914,1 0952
Eriswil Eriswil137311,3 0953
Huttwil Huttwil469017,3 0954
Lützelflüh Lützelflüh412326,9 0955
Rüegsau Rüegsau303115,1 0956
Sumiswald Sumiswald508459,4 0957
Trachselwald Trachselwald103816,0 0958
Walterswil BE Walterswil5587,9 0959
Wyssachen Wyssachen117211,8 0960
Totale 1023279191,3 0225

Eksteraj ligiloj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.