Sylvia Plath | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Sylvia Plath | |||||
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1932 en Bostono | ||||
Morto | 11-an de februaro 1963 (30-jaraĝa) en Londono | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Tombo | Heptonstall vd | ||||
Religio | Unitariismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Londono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Smith College • Kolegio Newnham vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Otto Plath vd | ||||
Patrino | Aurelia Plath vd | ||||
Gefratoj | Warren Joseph Plath vd | ||||
Edz(in)o | Ted Hughes vd | ||||
Infanoj | Frieda Hughes • Nicholas Hughes vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Victoria Lucas vd | ||||
Okupo | poeto • verkisto • romanisto • eseisto • aŭtobiografo • taglibristo • verkisto de porinfana literaturo vd | ||||
Laborkampo | poezio • eseo • fikcio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Vitra Sonorilo ❦ Ariel ❦ The Colossus vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sylvia PLATH (27a de oktobro 1932 en Bostono, Masaĉuseco — 11a de februaro 1963, Londono) estis usona verkistino kaj konfesa poetino. Ŝi studis literaturon en la Smith College kaj konatiĝis tie kun la angla poeto Ted Hughes, al kiu ŝi edziniĝis en la jaro 1956. Ekde 1959 ili loĝis en Britio.
La verkaro de Sylvia PLATH ofte respegulas la depresian animstaton de la aŭtorino. Bazaj temoj ankaŭ estis la subpremo de aŭtoritatuloj kaj la konflikto inter la deziro, esti respektata aŭtorino kaj la tiutempe reganta idealo de perfekta dommastrino kaj patrino. Plurajn provojn, mortigi sin mem, ŝi priskribis en sia membiografia romano "The bell jar".
La 11an de februaro, 1963, post la disiĝo de sia edzo kaj aliaj malfeliĉaj cirkonstancoj, ŝi mortigis sin en Londono. La plejmulto de ŝiaj verkoj estis publikigita nur post ŝia morto.
Listo de verkoj
- The Colossus (1960)
- The Bell Jar (1963)
- Ariel (eld. 1965)
- Crossing the water (Transirante la akvon, eld. 1971)
- Winter Trees (Vintraj arboj, 1971)