Supra Kortumo pri Prezidento | ||
---|---|---|
asembleo • tribunalo | ||
Lando(j) | Francio vd | |
Ĉefestro(j) | Yaël Braun-Pivet vd | |
En Francio, la Parlamento kunveninta kiel Supra Kortumo (france Haute Cour) estas juĝopovo komisiita deklari eksigon de prezidanto de la Respubliko, « kaze de manko en siaj devoj evidente neakordigebla kun plenumo de sia mandato ». Ĝia funkciado estas precizigita en la Konstitucio, en artikolo 68-a de la Konstitucio de la Kvina Respubliko, kies nuna teksto datiĝas de 2007.
Historie, la Supra Justica Kortumo estis institucio kun diversaj formoj, komisiita juĝi ŝtatestrojn, ministrojn, ktp.
Historio
Supra Kortumo (ekde 2007)
En 2007, konstitucia revizio precizigis ke « la Prezidanto de la Respubliko povas esti eksigita nur pro manko en siaj devoj evidente neakordigebla kun la plenumo de sia mandato. La eksigo estas parolata de la Parlamento konsistiginta Supran Kortumon. » Tiu ĉi estas prezidata de la prezidanto de Nacia Asembleo[C 1].
En 2013, organiza leĝo pri Supra Kortumo ankoraŭ ne estas promulgita[1].
Notoj kaj referencoj
Notoj
- ↑ Artikolo 68-a de la Konstitucio de la Kvina Franca Respubliko, laŭ ties teksto valida ekde la 27-a de februaro 2007
Referencoj
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- france Senato, Supra Justica Kortumo sub la Tria Franca Respubliko. Alirita la 1-an de aŭgusto 2013.
|