Distrikto Suba Simme-Valo
Amtsbezirk Niedersimmental
Blazono de la distrikto Suba Simme-Valo
Därstetten en la Suba Simme-Valo
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Suba Simme-Valo
Kantono Berno
ĈeflokoWimmis
Koordinatoj 46° 40′ N  38′ O / 46.667 °N, 7.633 °O / 46.667; 7.633 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ N  38′ O / 46.667 °N, 7.633 °O / 46.667; 7.633 (mapo)
Nombro de loĝantoj21735(2008-12-31)
Areo306 km²
Loĝantardenseco71 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0217

La distrikto Suba Simme-Valo (germane Amtsbezirk Niedersimmental) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 21735 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la komunumo Wimmis.

Geografio

La distrikto Suba Simme-Valo etendiĝas kiel la nomo indikas en la suba parto de la valo de la rivero Simme ĝis ties alfluo al la Lago de Thun en la urbo Spiez.

Najbaraj distriktoj

La distrikto limas en nordo al la distriktoj Schwarzenburg, Seftigen kaj Thun, en sudoriento al la distrikto Frutigen, en sudokcidento al la distrikto Supra Simme-Valo, kaj en okcidento al la distrikto Sense en Kantono Friburgo.

Historio

Ek e 1449 la Suba Simme-Valo estis berna kamparvoktejo (germane nomita Kastlanei). En de la 15-a jarcento la loĝantaro de Suba Simme-Valo liberaĉetis sin de la impostservuteco de Berno, akiris propran terensuverencecon kaj disponis interne de la urba ŝtato Berno pri propra landkomunumo, kiu eĉ postvivis la Helvetan Revolucion kaj pluekzsitis ĝis 1836. Dum la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 la Suba Simme-Valo estis distrikto de la tiama Kantono Oberlando. Ek de 1803 ĝi estis berna ĉefdistrikto respektive ek de la konstitucio de 1831 berna distrikto (germane nomita Amtsbezirk). Ek de la jaro 1997 la distrikto apartenas al la administra regiono Berna Oberlando kaj al la tribunala distrikto kaj terenregistro Frutigen-Nordo, kies tribunalsidejo troviĝas en Wimmis kaj terenregistro en Frutigen.

Trafiko

Tra la distrikto pasas en nordokcidento la fervojlinio de Frutigen al Interlaken de la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. De Spiez linio de la sama kompanio pasas tra la tuta Suba Simme-Valo al la Supra Simme-Valo ĝis Zweisimmen.

Laŭlonge de la Lago de Thun pasas la svisa aŭtovojo A8, kiu havas flankan brakon al la Suba Simme-Valo.

Komunumoj de la distrikto Suba Simme-Valo

La distrikto Suba Simme-Valo konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj Spiez estas la plej granda kaj unika urbo. La distrikta ĉefloko Wimmis posedis historia urborajton ĝis 1449 kiam Berno akiris ĝin. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Därstetten Därstetten85732,8 0761
Diemtgen Diemtigen2145130.0 0762
Erlenbach en Simme-Valo Erlenbach en Simme-Valo169436.7 0763
Niederstocken Niederstocken2675.5 0764
Oberstocken Oberstocken2844.1 0765
Oberwil en Simme-Valo Oberwil en Simme-Valo80446.0 0766
Reutigen Reutigen95611.3 0767
Spiez Spiez12'45316.8 0768
Wimmis Wimmis227522.3 0769
Totale 921'735305.5 0217

Eksteraj ligiloj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.