.JPG.webp)
Aŭtoklavo, aŭ sterilizilo
La sterelizo estas forigo de ĉiuj formoj de mikroorganismoj el medicinaj iloj, kuracilo aŭ nutraĵoj ĉefe por konservi ilin.
La unua procezo por sterilizo estis la varmo je temperaturo de 100 °C al 180 °C. Eltrovis ĝin la franca sukeraĵisto Nicolas Appert en 1795 por konservi nutraĵon. Louis Pasteur trovos ĝian teorian klarigon 60 jarojn poste.
Kiel sterilizi
La sterilizo povas esti farita per seka varmo (Forno "Poupinel") aŭ malseka varmo (Aŭtoklavo).
Aliaj procezoj:
- Kemia sterilizo ekzemple per etena oksido (C2H4O);
- Radiada sterilizo: per ultraviola radiado, gama-radiado aŭ fasko da energiaj elektronoj (de 3 ĝis 12 MeV).
Praktike, aĵo aŭ ilo estas dirita "sterilizita" se la probableco de trovi en ĝi mikroorganismon kapablan reproduktiĝi estas 10−6.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.