![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Steffisburg (stacidomo). |
Steffisburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Blazono de Steffisburg | |||||
![]() Rigardo al Steffisburg kaj Thun kun Lago de Thun | |||||
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Thun | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Thun | ||||
Koordinatoj | 46° 47′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.78333 °N, 7.63333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.78333 °N, 7.63333 °O (mapo) | ||||
Areo | km² | ||||
Alteco | m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3612-3613 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
![]() Mapo de Steffisburg | |||||
Steffisburg estas urbo kaj komunumo de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Thun. Ek de la 1-a de januaro 2010 la urbo apartenas al la nova administra distrikto Thun. Ĝi havis 15380 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Steffisburg situas en la oriento de la Berna Oberlando, norde de la urbo Thun. Tra la komunumo fluas la rivero Zug. En sudoriento la limon kun Thun formas la rivero Aro (rivero). Kvankam laŭ grandeco Steffisburg jam delonge estas urbo, la Steffisburganoj mem sian komunumon tamen daŭre konsideras kiel vilaĝo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo limas en okcidento kaj nordo al la komunumo Heimberg, en nordoriento al Fahrni, en oriento al Homberg kaj Schwendibach, kaj en sudo al la urbo Thun.
Trafiko
Tra Steffisburg pasas la trajnlinio de Thun al Berno, kiu disponas pri du haltejoj sur la teritorio de la komunumo. Ĉar la trajnhaltejoj tamen situas ekster la centro, la plej grandan partan de la publika trafiko realigas la regiona buskompanio Verkehrsbetriebe STI (STI estas mallongigo por Steffisburg-Thun-Interlaken).
La urbo havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A6 de Thun al Berno, kiu pasas oriente de la komunumo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Steffisburg datiĝas el la jaro 1133 kiel Stevansburc.
En la jaro 1385 la Libera tribunalo ĉe la Louwinen, al kiu apartenis la hodiaŭaj komunumoj Steffisburg, Heimberg, Brenzikofen, Herblingen, Fahrni, Unterlangenegg, Oberlangenegg, Eriz, Horrenbach-Buchen, Homberg, Teuffenthal, Schwendibach, Goldiwil, Heiligenschwendi kaj Sigriswil fariĝis posedaĵo de Berno.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la urbo Steffisburg Arkivigite je 2019-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Steffisburg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|