Splugo
Blazono de Splugo
Splugo
vilaĝo former municipality of Switzerland Ortschaft
Kantono Grizono
DistriktoMalantaŭa Rejno
KomunumaroRheinwald
Koordinatoj 46° 33′ 11″ N  19′ 24″ O / 46.55306 °N, 9.32333 °O / 46.55306; 9.32333 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 11″ N  19′ 24″ O / 46.55306 °N, 9.32333 °O / 46.55306; 9.32333 (mapo)
Nombro de loĝantoj414
Areo60,49 km²
Alteco1475 m super marnivelo
Poŝtkodo7435 Splugo
3436 Medels en Rejnarbaro
Komunumkodo3694
Mapo de Splugo

Splugo (en la germana lingvo Splügen, en la romanĉa lingvo Spleia, en la itala lingvo Spluga) estas komunumo de la komunumaro Rheinwald kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 414 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Splugo situas ĉe la bordo de Malantaŭa Rejno ĉe la disbranĉiĝo de la vojoj al Splugopasejo kaj San-Bernardino-Pasejo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Splugo kaj Medels en Rejnarbaro.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Splugo limas en nordo al Safien, en oriento al Sufers, en sudo al Madesimo (Italio).

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 al San-Bernardino-Pasejo, de kiu deflankiĝas la kantona vojo n-ro 567 tra Splugopasejo al Como en Italio. Per poŝtaŭtolinioj sur tiu vojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Paralele al la kantona ĉefvojo nr-0 13 tra la komunumo pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A13, al kiu la komunumo posedas alveturejon. Pro la vartransporto trans la montopasejo ek de la 15-a jarcento Splugo akiris signifon. Post la malfermo de la Gotardofervojo fine de la 19-a jarcento la vartransporto trans la du montopasejoj kolapsis, kaj multaj laborlokoj en Splugo perdiĝis, kio kaŭzis amasan formigron el la vilaĝo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Splugo datiĝas el la jaro 1831 kiel Cella en Speluca. La mencio en la imperia urbaro alludas al filio de la Monaĥejo Pfäfers. En fura mezepoko romanĉlingvanoj uzis Splugon kiel alpopaŝtejo. En la jaro 1290 valzoj fondis en Splugo tutjaran setlejon kaj germanigis la regionon. En tiu kunteksto la Senjoroj de Vaz konstruis la burgon okcidente de la vilaĝo. En la jaro 1443 la Grafoj de Werdenberg, kiuj intertempe fariĝis la landaj mastroj, permesis kreon de semajna kaj jara merkato en Splugo. En la jaro 1818 ĝis 1823 estis konstruita la komerca varvojo trans Splugopasejo, kiu konektis Piemonton kun Grizono. En la jaro 1944 la loĝantaro sukcesis malebligi la projekton de la baraĵlago Rheinwald, kiu minacis la pluekziston de la vilaĝo. [1]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.