Slaba tegmento

Slabo temas ĝenerale pri plata kaj ne tro dika ŝtono. Kutime slabo estas mezdika, ordinare oblonga plato el marmoro, ŝtono, betono aŭ cemento. Tiele slaboj estas abunde uzataj por pavimoj kaj tegmentoj. La slabo el skistokalkŝtono estas relative malmola kaj uziĝas por la tegmento de domoj, precipe ĉe montaraj regionoj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.