Sirens
filmo
Originala titolo Sirens
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1994, 15 sep. 1994, 28 apr. 1994
Ĝenro komedia dramo, komedia filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) John Duigan
Produktisto(j) Sue Milliken
Scenaro John Duigan
Loko de rakonto Anglio
Muziko de Rachel Portman
Rolantoj Hugh Grant  Sam Neill  Tara Fitzgerald  Elle Macpherson  Portia de Rossi  Ben Mendelsohn  John Polson  Kate Fischer  John Duigan
IMDb

Sirens (sirenoj) estas filmo de 1994, bazita sur la vivo de la artisto Norman Lindsay, verkita kaj reĝisorita de John Duigan, kun agado okazanta en Aŭstralio dum la intermilita periodo.

Sirens, Four Weddings and a Funeral kaj Bitter Moon — ĉiuj publikigitaj en Usono ene de semajnoj unu disde alia - estis la filmoj kiuj famigis Hugh Grant al la atento de la usona publiko.

Intrigo

Anglikana pastro veturas en Aŭstralion kun sia edzino por remeti pentriston taksitan kiel dekadenca fare de la eklezio al la rekta vojo. Libere inspirita en la vivo de la aŭstralia pentristo Norman Lindsay, la filmo klopodas aliri en la etoso de liaj pentraĵoj. En ili rimarkindas volupto, mistero, sensiveco kaj eroteco. En lia kampardomo loĝas belaj virinoj kiuj foje pozas nudaj kiel modeloj por la pentristo, kaj ankaŭ la ĉirkaŭo brilas per superabunda naturo. En tiu etoso al la pruda pastro (kaj lia edzino) malfermiĝas allogega mirinda paradizo.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Hugh Grant : Anthony Campion
  • Tara Fitzgerald : Estella Campion
  • Sam Neill : Norman Lindsay
  • Elle Macpherson : Sheela
  • Portia de Rossi : Giddy
  • Tziporah Malkah : Pru
  • Pamela Rabe : Rose Lindsay
  • Ben Mendelsohn : Lewis
  • John Polson : Tom
  • Mark Gerber : Devlin
  • Julia Stone : Jane

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sirens (1994 film) en la angla Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.