
Ordinara klaŭnfiŝo (Amphiprion ocellaris) kaŝiĝas inter la tentakloj de mara anemono (Heteractis magnifica)
kaj rekompence ĝi disĵetas ĉirkaŭ ĝi manĝaĵojn; ĉe la Granda Bariero-Rifo, Aŭstralio.

Remora fiŝo estas klinita sur martestudo. La testudo ne estas difektita de ĝi.

Impalo estas zorgata de brutsturno.
_with_anemone_covered_shell.jpg.webp)
Ermita krabo kun marrozo sur ĝi

Abelo polenigas floron kaj estas kovrita per poleno, kiun ĝi transdonos al aliaj floroj por seksa reprodukto.

Kanbirdo nutras parazitan idon de eŭropa kukolo.
_con_picabueyes_piquirrojos_(Buphagus_erythrorynchus)%252C_parque_nacional_Kruger%252C_Sud%C3%A1frica%252C_2018-07-24%252C_DD_08.jpg.webp)
Impalo (Aepyceros melampus) kun ruĝaj lanokkapoj (Buphagus erythrorynchus), en Nacia Parko Kruger, Sudafriko
Simbiozo (greke συμβίωσις, kune + vivo) estas kunvivado de du diferencaj organismoj ĉe kiu la anoj havas reciprokajn avantaĝojn pro la kunvivado. Plej ofte kuniĝas aŭtotrofa kaj heterotrofa organismo.
Tipoj
- ĉe likeno, la fungoj kaj algoj vivas en simbiozo
- mikorizo: ĉe kelkaj pli evoluintaj plantoj, ĉe la radikoj kunvivas fungoj, kies hifoj penetras la radikajn histojn aŭ formas plektaĵon nur surface. Ĉifoje, la fungo helpas la akcepton de nitrogeno kaj ĝi ricevas karbonhidratojn. (orĥideo, trufo)
- ĉe fabacoj vivas rizobiaj bakterioj, kiuj helpas la akcepton de nitrogeno
- ĉe alno, fera, arĝenta arboj kunvivas fungoj (Actinomyces), kiuj helpas la akcepton de nitrogeno
- paguro (Pagurus, Eupagurus) kaj maraj rozoj (Adamsia-, Calliactis-specioj)
- unuĉeluloj en la intestoj de termitoj, remaĉuloj. La unuĉeluloj helpas la malkonstruon de celulozo, lignino
- ŝtonkoraloj (Madreporaria) kaj en ĝi troviĝantaj unuĉelulaj plantoj.
Vidu ankaŭ
- simbioto
- parazitismo
- Mutualismo
Galerio
Eksteraj ligiloj
- http://www.sci.muni.cz/~mykorrhi/html/symbiozy.htm Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.afscet.asso.fr/Decision.pdf
- http://www.afscet.asso.fr/heritage.pdf
- http://www.abbayeslaiques.asso.fr/SYSTEMIQUE.html Arkivigite je 2011-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.