Komunumaro Schiers
Blazono de la komunumaro Schiers
Schiers
Mapo de la komunumaro Schiers
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
ĈeflokoSchiers
Koordinatoj 46° 58′ N  41′ O / 46.967 °N, 9.683 °O / 46.967; 9.683 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ N  41′ O / 46.967 °N, 9.683 °O / 46.967; 9.683 (mapo)
Nombro de loĝantoj{{{loĝantoj}}}
Areo94,94 km²
Loĝantardenseco46 loĝantoj/km²

La komunuaro Schiers (prononcu ŝirs, en romanĉa lingvo circul Aschera) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. Ĝi havis 4325 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Schiers.

Geografio

La komunumaro Schiers situas en la suba parto de Pretigovio (germane Prättigau), kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart, ambaŭflanke de la valo.

Trafiko

Tra la komunumaro Schiers pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos kaj la al ĝi paralela linio de Retia Fervojo. La flankaj valoj atingeblas per diversaj poŝtaŭtolinioj.

Komunumoj de la komunumaro Schiers

La komunumaro Schiers konsistas (stato en 2011) el 2 komunumoj, el kiuj Schiers estas la pli granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
GrüschGrüsch182633.283961
SchiersSchiers249961.663962
Totale 2432594,94

Historio

La komunumaro Schiers estiĝis el la malnova tribunalkomunumo Schiers 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono kaj estis atribuita al la distrikto Unterlandquart. La distrikto Unterlandquart estis dissolvita finde de 1986 kaj ek de la 1-a de januaro 1987 la komunumaro Schiers apartenas al la distrikto Prättigau/Davos.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.