
Maldikaj rusaj patkukoj (blinoj)
Rusa patkuko aŭ blino[1] estas maldika patkuko el orienta Eŭropo, en kiu oni kontraste al multaj aliaj patkuk-receptoj uzas giston.
Uzo

Rusaj krespoj kuiritaj en Orienta Siberio, Rusio
Rusaj patkukoj estas preparataj kaj servataj per tri bazaj manieroj.
- Oni manĝas ilin tiel kiel ili estas.
- Oni surŝmiras blinojn per butero, acidkremo, marmelado, mielo aŭ kaviaro kaj poste faldas aŭ rolas ilin al tubo. Tiuforme ili similas bretonan patkukon, t.n. krespon.
- Oni enrolas plenigaĵon kiel marmelado, frukto, terpomo, fromaĝo, kokinaĵo, fungoj, cepoj, brasiko aŭ simile en jam frititan patkukon kaj poste mallonge fritas aŭ bakas la plenigitan patkukon denove. Tiujn patkukojn oni nomas ukraine налисники aŭ ruse блинчики.
Vidu ankaŭ
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.