Rumendingen | |
---|---|
![]() Blazono de Rumendingen | |
Blazono de Rumendingen | |
![]() Aerbildo de Rumendingen | |
Aerbildo de Rumendingen fotita la 16-a de aprilo 2011 el balono | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Burgdorf |
Koordinatoj | 47° 6′ 20″ N 7° 38′ 39″ O / 47.10556 °N, 7.64417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 20″ N 7° 38′ 39″ O / 47.10556 °N, 7.64417 °O (mapo) |
Areo | 2,43 km² |
Alteco | 526 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3472 |
Komunumkodo | 0421 |
![]() Mapo de Rumendingen | |
Mapo de Rumendingen | |
Rumendingen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 79 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Rumendingen situas en la Svisa Mezlando en la valeto de la rojo Chänerechbach, alfluanto de Oesch, proksimume 6 kilometrojn nordnordoriente de la urbo Burgdorf. La plej alta punkto de la komunumo situas en Birchliwald sur alteco de 601 m s.m. oriente de la vilaĝo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,43 km², de kiuj 31,0% estas kovritaj de arbaro, 58,9% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Rumendingen limas en nordo al Alchenstorf, en oriento kaj sudo al Wynigen, en sudsudikcidento al Kirchberg, en sudokcidento al Ersigen, en okcidento al Oberösch, kaj en nordokcidento al Niederösch.
Trafiko
Rumendingen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur per mallarĝaj vojoj de Niederösch kaj de Wynigen. La vilaĝo ne disponas pri konekto al la publika transportreto sur la komunuma teritorio. La stacidomo de Wynigen troviĝas en distanco de 1,5 km.
Ekonomio
Ĉe la suda flanko de la vilaĝo situas gruzominejo, kiu estas la grava labordonanto de la vilaĝo. En la vilaĝo troviĝas ankaŭ hejmo por mense handikapitaj homoj de la Fondumo Karolinenheim.
Historio
La unua dokumenta mencio de Rumendingen datiĝas el la jaro 886 kiel Rumaningun. La vilaĝo tiam apartenis al la reĝo de Burgonjo, respektive al la paroĥo de Kirchberg, kun kiu ĝi en la jaro 994 fariĝis havaĵo de la alzaca Monaĥejo Selz. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la Grafoj de Kiburgo fariĝis bienposedantoj en Rumendingen. En la jaro 1423 la malalta jurisdikcio pri Rumendingen estis aĉetita de la urbo Burgdorf, kiu atribuis la vilaĝon al sia voktejo Grasswil. La alta jurisdikcio apartenis al la berna Kamparvoktejo Wangen. [2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo pri la gruzominejo Rumendingen en la retejo de la Fondumo pejzaĝo kaj gruzo
- Retejo de la Fondumo Karolinenheim en Rumendingen
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Rumendingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|