Romba dekduedra kahelaro
Bildo
Speco konveksa unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco duala
Edroj Romboj
Ĉeloj Rombaj dekduedroj V3.4.3.4
Geometria simetria grupo Fm3m
Propraĵoj Latero-transitiva, edro-transitiva, ĉelo-transitiva
Duala Kvaredro-okedra kahelaro

En geometrio, la romba dekduedra kahelaro estas kahelaro de eŭklida 3-spaco. Ĝi estas la figuro de Voronoi de la edro-centrita kuba sfera pakigo, kiu estas (kiel oni opinias) la plej densa ebla pakigo de egalaj sferoj en eŭklida 3-spaco (vidu en keplera konjekto).

Ĝi konsistas de kopioj de sola ĉelo, la romba dekduedro. Ĉiuj edroj estas romboj, kun diagonaloj en la rilatumo 2. Tri ĉeloj kuniĝas je ĉiu latero. La kahelaro estas tial ĉelo-transitiva, edro-transitiva kaj latero-transitiva, sed ĝi ne estas vertico-transitiva ĉar ĝi havas du specojn de vertico. Je la verticoj kun la malakutaj rombaj edraj anguloj kuniĝas 4 ĉeloj. Je la verticoj kun la akutaj rombaj edraj anguloj kuniĝas 6 ĉeloj.

La romba dekduedro povas esti tordita sur unu de ĝiaj seslateraj sekcoj al formo trapezo-romba dekduedro, kiu estas la ĉelo de ia simila kahelaro kiu estas la figuro de Voronoi de seslatera proksima pakigo.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.