![]() |
- La mallongigo BE en Roches BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Roches. |
Roches | |
---|---|
![]() Blazono de Roches | |
![]() Roches | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berna Ĵuraso |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Moutier |
Geografia situo | CH1903: 595818 / 239101 (mapo)47.3027777777787.3833333333333Koordinatoj: 47° 18′ N, 7° 23′ O; CH1903: 595818 / 239101 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 225 |
Areo | 8,97 km² |
Alteco | 491 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2762 |
Komunumkodo | 0704 |
![]() Mapo de Roches | |
Roches estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 225 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Roches situas en vallarĝiĝo de Birs sub la ravino de Moutier inter Moutier kaj Delemonto. La rivero Birs trafluas la komunumo de nordo al sudo oriente kaj okcidente de ĝi leviĝas la rokoj de la ĵurasaj montoĉenoj, kiujn la ravino de Birs distransĉas. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Roches mem ankaŭ la vilaĝeto Hautes-Roches, kiu situas proksimume unu kilometron okcidente de Roches sur alteco de 733 m s.m. sur teraso de la Monto de Moutier.
Trafiko
Tra Roches pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Moutier al Delemonto. La stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Bazelo ne plu estas servata ja de kelkaj jaroj. Nuntempe la komunumo Roches estas konektita al la publika transportreto per la buslinio de Moutier al Delemonto. Norde de Roches ekzistas alveturejo al la svisa aŭtovojo A16.
Historio
La unua dokumenta mencio de Roches datiĝas el la jaro 1308 kiel Roschers. Dum mezepoko ĝis la Franca Revolucio Roches apartenis al la paroĥaro Moutier-Grandval, kiu siavice apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. De 1798 ĝis 1813 Roches apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 Roches per la Viena Kongreso estis atribuita al la Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Moutier, kiu je la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso. [1]
Bildaro
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|
|