Por vidi pliajn signifojn de "Rio Grande" bonvolu konsulti la disklarigan artikolon.


Rio Grande del Norte
rivero
Bazaj informoj
Situo Usono kaj Meksiko (Nordameriko)
Longeco 3 034 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 3 600 m
- Alteco 0 m
Altecodiferenco 3 600 m
Geografio
Trairataj urboj vidu tekste
Alfluantoj
- Dekstraj Conchos
- Maldekstraj Pecos
Riogranderivermap.png
mapo de la Rio Grande rivero

Rio Grande del Norte (hispane: granda rivero de nordo; nomata ankaŭ Rio Bravo, Rio Bravo del Norte aŭ simple Rio Grande) estas rivero en Nordameriko. Ĝi fontas en la rokmontaro en Koloradio (Usono), trafluas Nov-Meksikon kaj ek de la duobla urbo El Paso/Ciudad Juárez estas limrivero inter Meksiko kaj Usono. Ĉe Matamoros ĝi fluas en la Meksikan Golfon; ĝis tie ĝi jam perdis plejmulton de sia akvo, kiu estas utiligata por akvumi (irigacii) agrojn.

La rivero longas ĉirkaŭ 3 034 kilometrojn kaj estas la dua plej longa rivero de Usono, post Misisipo.

Urboj ĉe la rivero

Nov-Meksiko

Teksaso

  • El Paso aliflanke de Ciudad Juárez
  • Presidio aliflanke de Ojinago
  • Del Rio aliflanke de Acuña
  • Eagle Pass aliflanke de Piedras Negras
  • Laredo aliflanke de Nuevo Laredo
  • Brownsville aliflanke de Matamoros

Ĉiuaŭo

Koaŭilo

Tamaŭlipaso

Baraĵlagoj

  • Elephant Butte Reservoir en Nov-Meksiko
  • Presa de la Amistad inter Coahuila kaj Teksaso
  • Presa falcón inter Tamaulipas kaj Teksaso

Flankaj riveroj

Maldekstraj

Dekstraj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.