Ribamontán al Monte | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of Cantabria | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39794 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 498 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 59 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 24′ N, 3° 40′ U (mapo)43.408055555556-3.6613888888889Koordinatoj: 43° 24′ N, 3° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 42 m [+] | ||
Areo | 42,17 km² (4 217 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
_Mapa.svg.png.webp)
Ribamontán al Monte [ribamonTAN alMONte] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Trasmiera.
Geografio

Ĝi limas norde kun Ribamontán al Mar kaj Bareyo, okcidente kun Marina de Cudeyo, sude kun Entrambasaguas kaj oriente kun Hazas de Cesto, Meruelo kaj Solórzano. Ĝi estas je 26 km de Santandero.
La altitudo gamas inter 377 m kaj 20 m norde, borde de la rivero Miera. La ĉefurbo, Hoz de Anero, staras sur 47 m super marnivelo.
Demografio
Por areo de 42,17 km² estas 2 382 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj loĝantoj estas distribuitaj en jenaj loĝlokoj:
- Anero, 464 loĝantoj en 2008 (INE).
- Cubas, 203 loĝ.
- Hoz de Anero (ĉefurbo), 653 loĝ.
- Liermo, 25 loĝ.
- Omoño, 182 loĝ.
- Las Pilas, 53 loĝ.
- Pontones, 166 loĝ.
- Villaverde de Pontones, 334 loĝ.
Ribamontán al Monte suferis malpliiĝon en la 20-a jarcento, pro elmigrado el ruraj areoj. Fakte ĝi perdis 700 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Historio
La municipo apartenis al la Junta de Ribamontán, unu el tiuj kiuj formis la komunumaron Merindad de Trasmiera. Loko mezvoje inter Santandero kaj Laredo donis al ĝi la "ĉefurbecon" de la merindad, kaj pro tio ĝi iĝis kunsidejo de la Merindad, precize ĉe Hoz de Anero. En 1520, la Junta de Ribamontán apogis la koregidoron Zambrano dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio.
Heredo
De ĝia heredo elstaras palacoj, preĝejoj, domegoj kaj grotoj, kaj precize la Turo de Rigada en Anero (en la foto de la tabelo).
Bildoj
- Preĝejo de Villaverde de Pontones.