Rüegsau | |
---|---|
![]() Blazono de Rüegsau | |
Blazono de Rüegsau | |
Ligna ponto inter Hasle kaj Rüegsau | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Trachselwald |
Koordinatoj | 47° 1′ 0″ N 7° 41′ 0″ O / 47.01667 °N, 7.68333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 0″ N 7° 41′ 0″ O / 47.01667 °N, 7.68333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3051 |
Areo | 15,1 km² |
Alteco | 589 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3417 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
![]() Mapo de Rüegsau | |
Mapo de Rüegsau | |
Rüegsau estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Trachselwald kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3051 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Rüegsau situas en Emme-Valo ĉe la orienta bordo de la rivero Emme, aliflanke de la rivero ol Hasle ĉe Burgdorf. La du komunumoj Hasle kaj Rüegsau dividas la stacidomon, kiu troviĝas sur la teritorio de Hasle kaj portas la nomon Hasle-Rüegsau. Ankaŭ la sekundaran lernejon kaj la poŝtoficejon la du komunumoj dividas, kaj kune prezentas sin en la reto.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Rüegsau limas en nordo al Heimiswil, en oriento al Affoltern en Emme-Valo kaj Sumiswald, en sudo al Lützelflüh, kaj en okcidento aliflanke de la rivero Emme al Hasle ĉe Burgdorf.
Trafiko
Tra la stacidomo Hasle-Rüegsau pasas la trajnlinioj de Burgdorf al Langnau en Emme-Valo kaj de Burgdorf al Konolfingen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Rüegsau datiĝas el la jaro 1139 kiel ruggere aue.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|