Printempo en Svedio: "Våren" (Printempo) de Carl Larsson, 1907

Printempo estas ĝenerale modera sezono inter la vintro kaj la somero. Astronomie, ĝi komenciĝas ĉe la printempa ekvinokso proksimume (la 21-a de marto en la norda hemisfero kaj la 23-a de septembro en la suda hemisfero). Ĝi finiĝas ĉe la somera solstico proksimume (la 21-a de junio norde kaj la 21-a de decembro sude).

Ofte, precipe en poezio, oni asociigas printempon kun amo, renaskiĝo kaj nova komenco.

En la naturo

En la printempaj monatoj la kliniĝo de la Tera akso al la suno pliiĝas kaj la tempodaŭro de la tagoj plilongiĝas. La varmiĝo de la vetero dum ĉi tiu periodo igas la neĝon degeli kaj la malvarmo moderigi, kaj en la procezo multaj specioj de plantoj komencas burĝoni kaj flori ankaŭ. Tial, kiel menciite, ankaŭ la nomo de la sezono. En lokoj kie ne neĝas kaj malofte malvarmas, temperaturoj en la aero kaj surgrunde plirapide altiĝas kaj printempo venas pli frue en la jaro, foje ĉirkaŭ februaro en la norda hemisfero.

En multaj mamulaj specioj, la reprodukta kaj pariĝa sezono estas tajlorita tiel ke la mediaj kondiĉoj estu plej bonaj por gravedecoakuŝo, kun sufiĉe da akvo kaj manĝaĵo kaj komforta temperaturo. Ĉi tiuj kondiĉoj kutime aperas printempe. La procezo de adaptado de la reproduktosezono al la sezonoj estas mediaciita per ŝanĝoj en melatonina sekrecio en la pineala glando kiel rezulto de la ŝanĝo en la longo de taglumaj horoj. Tiuj ŝanĝoj en melatonina sekrecio induktas ŝanĝojn de la sekrecio en gonadotropin-liberiga hormono en la hipotalamo.

En Kulturo

Tabelo

Komenciĝo de la printempo laŭ Mez-Eŭropa Tempo (UTC+1)

200120 marto14:31  200721 marto01:07  201320 marto12:02  201920 marto22:58  202520 marto10:02
200220 marto20:16 200820 marto06:49 201420 marto17:57 202020 marto04:49 202620 marto15:46
200321 marto02:00 200920 marto12:44 201520 maart23:45 202120 marto10:37 202720 marto21:25
200420 marto07:49 201020 marto18:32 201620 marto05:30 202220 marto16:33 202820 marto03:17
200520 marto13:34 201121 marto00:21 201720 marto11:28 202320 marto22:24 202920 marto09:01
200620 marto19:25 201220 marto06:15 201820 marto17:15 202420 marto04:06 203020 marto14:51

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri printempo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. 
  • Citaĵo
     Li havas ankoraŭ printempon en kapo. 
  • Citaĵo
     Unu hirundo printempon ne alportas. 
Printempoĝardeno
sezonoj, referencolinioj

Referencoj

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-17.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.