![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Prezidanto |
Ŝtatprezidanto aŭ mallonge prezidanto[1], sinonime (kaj neambigue) prezidento[2][3], estas ŝtatestro de respubliko.
Laŭ la ŝtata sistemo la prezidanto estas elektata en ĝenerala balotado, de balota komitato aŭ de la leĝofara instanco. Foje ankaŭ en diktaturoj la ŝtatestro estas nomata prezidanto, por propagande ŝajnigi fakte neekzistantan demokratiecon.
En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidanto".
Artikoloj pri la prezidanteco en unuopaj ŝtatoj
(laŭ la stato de vikipediaj artikoloj de junio 2008, listo iom post iom ampleksiginda)
Prezidanto de Aŭstrujo
Prezidanto de Brazilo
Prezidanto de Finnlando
Prezidanto de la Respubliko (Francio)
Prezidanto de Germanio
Prezidanto de Irlando
Prezidanto de Italio
Prezidanto de Litovio
Prezidanto de Meksiko
Prezidanto de Pollando
Prezidanto de Rusio
Prezidanto de Urugvajo
Prezidanto de Usono
Referencoj
- ↑
Prezidanto en PIV:
„ prezidanto - Tiu, kiu prezidas en kunveno, kunsido: elekti prezidanton por la laborkunsido; prezidanto de la kongreso.
- Tiu, kiu gvidas, kiel ĉefo, la laboradon k administradon de organizaĵo, estraro ks: la prezidantoj de landaj asocioj Z; la prezidanto de UEA, de la Plenum-Komitato de SAT; la prezidanto de grava firmo.
- Respublikestro: la prezidanto de la Germana Federacia Respubliko. ”
- ↑
en Reta Vortaro:
„ prezidento - (politiko) Respublikestro, prezidanto de respubliko, ŝtatprezidanto:
- la 15an de decembro en Makedonio enoficiĝis nova prezidento;
- la novajn mondĉampionojn gratulis la prezidento de Litovio Valdas Adamkus kaj lia edzino Alma, oficiala protektanto de la aranĝo;
- li estas verŝajne la sola persono en la mondo, kiu estis prezidento de du diversaj ŝtatoj ― li estis ankaŭ prezidento de Jugoslavio en ties lasta fazo en 1991.
- Rim.: Prezidento estas speciala statuso por prezidanto, same kiel studento por studanto. ”
- (politiko) Respublikestro, prezidanto de respubliko, ŝtatprezidanto:
- ↑
Prezidento en PIV:
„ prezident/o = prezidanto 3. ”
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.