Premio Hugo
premiaro literaturpremio premio pri scienca fikcio
Branĉoj Premio Hugo por la Plej Bona Romano
Premio Hugo por la Plej Bona Romaneto
Premio Hugo por la Plej Bona Novelego
Premio Hugo por la Plej Bona Novelo
Premio Hugo por la Plej Bona Rilata Verko
Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento
Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Longforma)
Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Mallongforma)
Premio Hugo por la Plej Bona Grafika Rakonto
Premio Hugo por la Plej Bona Profesia Artisto
Premio Hugo por la Plej Bona Profesia Revuo
Premio Hugo por la Plej Bona Profesia Redaktoro
Premio Hugo por la Plej Bona Duonprofesia Revuo
Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Revuo
Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Verkisto
Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Artisto
Premio Hugo por la Plej Bona Aliforma Verko
Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Elsendo vd
Nomita laŭ Hugo Gernsback
Organizanto World Science Fiction Society
Fondita en 1953
En TTT Oficiala retejo vd

La Premio Hugo (angle Hugo Award) doniĝas ĉiujare por la plej bonaj sciencfikciajfantastaj verkoj, kies unua anglalingva eldonado okazis dum la antaŭa jaro, kaj por rilataj fakoj kiel la plej bona sciencfikcia artaĵo, la plej bona filmo, kaj la plej bona rilata libro. La kategorioj ŝanĝiĝas tra tempo, kiel la sciencfickia fako kreskas kaj ŝanĝiĝas. La gajnantojn elektas sciencfickiaj fervoruloj, kaj la premioj doniĝas ĉe la ĉiujara Monda Sciencfikcia Kunveno.

La premio estas nomata pro Hugo Gernsback, la fondanto de la pioniranta sciencfikcia revuo Amazing Stories ("Mirigaj Rakontoj").

La unua Monda Sciencfikcia Kunveno (Worldcon) okazis ĉe Novjorko, Usono, en 1939. Kvankam "plej bonaj" elektiĝis ĉe ĉiu kunvenoj, ne estis premioj ĝis la 11-a Worldcon (Filadelfio, Usono, 1953) kaj tiu okazo estis, tiutempe, intencata kiel unufoja. Tamen por la 13-a kongreso (Klevlando, Usono, 1955) oni decidis konstantigi la materiajn premiojn.

Simila premio estas la Premio Nebulozo. Kontraste al la Premio Hugo, la gajnantojn elektas verkistoj, ne fervoruloj.

Famaj premiitoj

Kategorioj

  • Plej bona Romano ( 40,000 vortoj aŭ pli)
  • La plej bona novelo (17,500 vortoj ĝis 39,999 vortoj)
  • La plej bona rakonto (7,500 vortoj ĝis 17,499 vortoj)
  • La plej bona noveleto (ĝis 7,499 vortoj)
  • Plej bona Drameca Adapto (de 1961 )
  • Plej bona Nefikcia Libro (aljuĝita de 1980 ĝis 1998 )
  • Plej bona Recenzolibro (ekde 1999 )
  • La plej bona serio
  • La plej bona fanrevuo
  • La plej admirita artisto
  • La plej admirita aŭtoro
  • La plej bona recenza revuo
  • La plej profesia artisto
  • La plej profesia redaktoro

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.