Preĝejo Sankta Henriko | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
kristana preĝejo [+] | |||
Koordinatoj | 50° 5′ 6″ N, 14° 25′ 50″ O (mapo)50.0848814.43049Koordinatoj: 50° 5′ 6″ N, 14° 25′ 50″ O (mapo) | ||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
Preĝejo Sankta Henriko | |||
![]() |
|||

Preĝejo Sankta Henriko en Prago
Preĝejo Sankta Henriko (ĉeĥe kostel svatého Jindřicha) estis fondita de Karolo la 4-a en la jaro 1348, konstruita en la dua duono de 14-a jarcento; la renesancstila vestiblo el la jaro 1528; ambaŭ kapeloj en frua baroko. La internan barokstilan ekipon el la unua duono de la 18-a jarcento oni regotikigis en la jaro 1875. Apartigita de la preĝejo staras la sonorilturo, gotika kampanilo, kiun konstruis je la fino de 15-a jarcento la novurbanoj memore al la husanaj militoj. Kune kun la preĝejo ĝi estas vidinda oazo - konservita insulo de iama tempo en la trafik-plena moderna parto de la urbo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.