Portempa Registaro de Rusio
emblemo
flago
provizora registaro
Komenco 29-a de marto 1917 vd
Fino 26-a de oktobro 1917 vd
Antaŭe Mikhail Rodzianko Georgy Lvov vd
Poste Aleksandr Kerenskij Vladimiro Lenino vd
Lando(j) Rusio Rusia Imperio Respubliko Rusio vd
Sidejo Sankt-Peterburgo
Situo Respubliko Rusio
Lingvoj

rusa lingvo

Portempa Registaro de Rusio (ruse Временное правительство России) estis kreita en Rusio post februara revolucio (1917) la 15-an de marto 1917 rezulte de interkompreno de Portempa Komitato de Dumao kaj Petrograda Konsilio de Laboristaj kaj Soldataj Delegitoj.

La unua ĉefministro estis konstitucia demokrato, princo Gieorgij Lvov, de la 21-a de julio ĉefministro kaj militministro estis esero Aleksandr Kerenskij. Sidejo de la registaro ĝis fino de julio 1917 estis Maria Palaco, poste Vintra Palaco en Petrogrado.

Portempa Registaro de Rusio ne decidis forlasi Triopan Ententon kaj unuflankan finon de la unua mondmilito. Oni decidis pri forigo de cenzuro, forigo de mortpuno, malfondo de politika polico.

La 14-an de septembro 1917 r. Portempa Registaro proklamis en Rusio Rusan Respublikon.

Konkerita de bolŝevikoj la Vintra Palaco dum la Oktobra Revolucio kaj aresto de membroj de la Portempa Registaro la 26-an de oktobro/8-an de novembro 1917 je la 2.10 horo nokte finis ĝian ekziston.

Bibliografio

  • Richard Pipes Rewolucja Rosyjska (Rusa Revolucio), Scienca Eldonejo PWN, Warszawa 1994, ISBN 83-01-11521-1.
  • Orlando Figes, Tragedia narodu. Rewolucja rosyjska 1891-1924 (Tragedio de la nacio. Rusa revolucio 1891-1924), Wydawnictwo Dolnośląskie, Vroclavo 2009, ISBN 978-83-245-8764-3.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.