
Piloto pendanta sub helikoptero

Pilotboato Pioneer en IJmuiden
Piloto estas en la naŭtiko specialisto kun granda konateco de la lokaj akvovojoj, kaj konsilas la kapitanojn kaj ŝipestrojn dum la navigado tra certa areo.
La kapitano restas la fina prirepondeculo, la piloto nur havas konsilan funkcion rilate al la deĵoranta oficiro. La kapitano decidas ĉu agi laŭ la konsilo de la piloto aŭ ne. Escepto estas la traveturo de la Panama kanalo kiam la piloto laŭleĝe ekhavas la estradon dum sia restado sur la ŝipo. Piloto surmare enŝipiĝas ekde pilotboato kaj nuntempe ankaŭ per helikoptero.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.