Petro (de πέτρος /petros/ = ŝtono, aŭ πέτρα = roko en la greka) signifas (laŭ NPIV):
- en geologio, konsistigan materialon de la terkrusto (NPIVa termino «petro» anstataŭ la esperante pli kutima termino rokaĵo), kaj
- en anatomio, la malmolan oston de la temporalo, entenanta la orelajn kavojn.
Tiu termino estas ankaŭ esperantigo de populara vira persona nomo. Eblaj diverslingvaj variaĵoj estas "Peter", "Petr", "Pete", "Pjotr," kaj aliaj.
Famaj nomportantoj
- Sankta Petro, apostolo de Jesuo
- Petro la Granda, rusia imperiestro (1672-1725)
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, rusia komponisto (1840-1893)
- Petro Kropotkin, rusia anarkiisto (1842-1921)
- Peter Fonda, usona aktoro (n. 1940)
- Peter Hacks, germana verkisto (1928-2003)
- Péter Bod, hungara eklezia verkisto (1712-1769)
Esperantistoj
- Petro Levi, franca esperantisto (n. 1926)
- Petr Tomašovský, ĉeĥa esperantisto (n. 1964)
Aliaj uzoj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.