Olympiades | ||||
---|---|---|---|---|
![]() Stacio Olympiades | ||||
metrostacio • subtera stacio • terminal train station • fina stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 13-a | |||
Geografia situo | 48° 49′ 37″ N, 2° 22′ 2″ O (mapo)48.82685829972.3672970120489Koordinatoj: 48° 49′ 37″ N, 2° 22′ 2″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 5 214 595 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 26-a de junio 2007 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | OLY GA90 / 90OLY (Grand Paris Express) | |||
Metro-linio | ![]() | |||
Olympiades [ɔlɛ̃pjad] (esperante Olimpiadoj) estas la 9-a stacio de la linio 14 de la Metroo de Parizo, situanta en la 13-a arondismento de Parizo ĉe la kruciĝejo de Strato de Tolbiac kun Strato Nationale.
Stacio
En 2007, stacio Olympiades estis la suda finstacio de linio 14. Ĝi estis malfermita al publiko la 26-an de junio 2007, dum la plilongigo de linio 14 kiu antaŭe finhaltis en Bibliothèque François Mitterrand. Ĝi ebligas veturi al stacio Saint-Lazare, norda finstacio de la linio, en 13 minutoj.
La stacio estis nomita laŭ nomo de loĝdomaro situanta en la koro de la 13-a arondismento, oriente de stacio Tolbiac sur linio 7.
Interkonektoj
RATP 62, 64, 83
Bildgalerio
- Alvena kajo
- Elira kajo
- Returniĝo de vagonaro en tunelo
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.