Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj42° 15′ 11″ N,  1′ 44″ O (mapo)42.2531043.028951Koordinatoj: 42° 15′ 11″ N,  1′ 44″ O (mapo) [+]
Areo90 700 km² (9 070 000 ha) [+]

Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj (Tero)
Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Northeastern Spain and Southern France Mediterranean forests [+]
Situo de la kvin mediteraneaj zonoj de la mondo (verde)

La nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon escepte de la montaroj. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Francujo kaj Hispanujo. La pinastro superregas en grejsaj substratoj en certaj marbordaj montaroj, kaj miksaj arbaroj de halepa pino kaj kirmesa kverko karakterizas la kalkoŝtonajn deklivojn.

Priskribo

La ekoregiono kovras 90 700 kvadratajn kilometrojn en la marborda zono de Valencilando, Katalunujo, Balearoj kaj la sudo de Francujo.

La marbordaj malsekejoj kiujn ĝi gastigas estas el la plej gravaj de Eŭropo: Kamargo, Ebra Delto, la Valencilanda Naturparko Albufera.

La someroj estas sekaj kaj varmegaj, kaj la vintroj malseveraj kaj humidaj. La pluvegoj de la aŭtuno estas karakterizaj.

Flaŭro

Arbaro en Naturparko Albufera apud Valencio.

Tiuj mediteraneaj arbaroj precipe konsistas el mikse vegetantaj ĉiamverdaj kaj deciduaj foliaj kaj koniferaj specioj. Miksaj ĉiamverdaj (anzino, korkokverko) kaj deciduaj arbaroj (Quercus pubescens en suda Francujo, Q.faginea) en kontinenta Hispanujo) estas vaste disvastigataj en la tuta kontinenta parto de la ekoregiono. Nordafrika decidua kverko (Quercus canariensis) loke vegetas en la marborda montaro de norda Katalunujo. Balearoj nur gastigas anzin-arbarojn, precipe en Majorko. Duonarbaroj kaj makisoj de sovaĝa olivujo kaj de karobujo precipe troviĝas en la suda parto de la ekoregiono (Valencilando kaj Balearoj). Miksaj arbaroj de kverko/pinio ofte troviĝas en siliciaj rokaj deklivoj de la marbordaj montaroj, dum pinio kaj densa makisa vegetaĵaro (fenica junipero, lentisko, kameropso, Myrtus communis) karakterizas la marbordajn sablodunojn. La pinastro superregas sur grejsaj substratoj en certaj marbordaj montaroj kaj miksaj arbaroj de halepa pino kaj kirmesa kverko karakterizas la kalkoŝtonajn kaj marnajn montarajn deklivojn.

Sezone inunditaj riverejoj (konataj en Hispanujo kiel "ramblas"), estas karakterizataj de arbedaj kaj arbaj specioj (Tamarix spp., Salix spp., Nerium oleander, Vitex agnus-castus, Populus alba, P. nigra, Fraxinus angustifolia), ĉiuj bone adaptataj al perioda inundado. La salecaj herbejoj subtenas halofitan vegetaĵaron de Salicornia herbacea kaj Arthrocnemum fruticosum, dum la malpli salecaj, pli bone drenitaj areoj estigas herbejojn de Agropyron spp., Puccinelia spp. kaj Juncus maritimus.

Faŭno

La ekoregiono gastigas la plej gravan populacion de koralmevo (Larus audouinii) en la mondo, kaj la plej gravan kolonion de la mediteranea regiono de roza flamengo (Phoenicopterus roseus).

Vidu ankaŭ


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj Israelo,  Jordanio,  Libano,  Sirio,  Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj Hispanio,  Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Grekio,  Italio,  Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj Francio,  Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio Alĝerio, Kanarioj ( Hispanio),  Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo Alĝerio,  Egiptio,  Libio,  Maroko,  Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj Alĝerio,  Libio,  Maroko,  Tunizio,  Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj Francio,  Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj Albanio,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj Israelo,  Libano,  Sirio,  Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Francio,  Italio,  Kroatio

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.