Nordorient-brazilaj restingaoj
ekoregiono ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoBrazilo
Koordinatoj 30′ 0″ S, 43° 0′ 0″ U (mapo)-2.5-43Koordinatoj:  30′ 0″ S, 43° 0′ 0″ U (mapo) [+]

Areo9 709 km² (970 900 ha)

Nordorient-brazilaj restingaoj (Tero)
Nordorient-brazilaj restingaoj (Tero)
Situo de la ekoregiono.

La nordorient-brazilaj restingaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Restingaoj estas marbordaj arbaroj kiuj formiĝas sur sablaj, acidaj, kaj malriĉaj grundoj, kaj estas karakterizataj de mezgrandaj arboj kaj arbedoj adaptataj al sekaj kaj malfertilaj cirkonstancoj tie ĉi trovataj. Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de nordorienta Brazilo.

Priskribo

La ekoregiono kovras areon de 10 100 kvadrataj kilometroj laŭlonge de la atlantika marbordo de la subŝtatoj de orientaj Maranjo, Piaŭio, kaj okcidenta Cearao. La ekoregiono ampleksas Nacian Parkon Lençóis Maranhenses, kie eroj de restingao alternas kun la plej vastaj marbordaj dunoj en la mondo.

Flaŭro

La flaŭro de la Nordorient-brazilaj restingaoj entenas multajn speciojn kiuj estas afinaj al Amazona arbaro. Tiu distingas ilin de la Atlantik-marbordaj restingaoj de la orient-brazila marbordo, kies plantaro plejparte derivas de tiu de la Atlantikaj arbaroj de orienta Brazilo.

Vidu ankaŭ


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj Argentino,  Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj Bolivio,  Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj Argentino,  Brazilo,  Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj Gvatemalo,  Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj Gvatemalo,  Meksiko,  Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj Argentino,  Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio Brazilo,  Bolivio,  Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj Kostariko,  Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj Meksiko

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.