Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj
ekoregiono ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojBarato, Ĉinio, Pakistano, Afganio

Areo49 400 km² (4 940 000 ha)

Birdospecioj172
Mamulspecioj80

Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj (Tero)
Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Situo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj en la mondo.

La nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj mezazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de la nordokcidentaj himalajaj altaĵoj de Afganujo, Barato, Ĉinujo kaj Pakistano.

Priskribo

La nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj kovras 49 400 da kvadrataj kilometroj je altitudoj inter 3 300 kaj 3 600 metroj en nordokcidenta Himalajo. Ili troviĝas en Himaĉal-Pradeŝo kaj Ĝamuo kaj Kaŝmiro en nordokcidenta Barato kaj norda Pakistano, precipe en Kaŝmiro.

Flaŭro

Pejzaĝo apud Trilokinat-templo, Lahaul, Himĉal-Pradeŝo.

La ekoregiona flaŭro precipe konsistas el kriplarboj kaj herboj.

Diversaj rododendroj vivas en la arbustara biotopo apud la arbolimo, kiel juniperoj kaj betuloj. Kvankam pluraj rododendrospecioj troviĝas en tiu ekoregiono, ili estas reprezentataj kun malpli granda diverseco ol en la orienta Himalajo, kie 60 specioj estas registritaj en la nordorient-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj.

Genroj de herbaj plantoj inkluzivas doronikon, delfinion, gencianon, Meconopsis, Pedicularis, anemonon, Aster, poligonon, primolon, kaj Mertensia. Sur deklivaj vivejoj vegetas Caragana, Saxifraga, Draba, kaj Gypsophila.

Faŭno

Okdek mamulaj specioj estas registritaj en tiu ekoregiono. Ĝi enhaves elstarantan biotopon por la neĝleopardo kaj la tibeta lupo (Canis lupus chanco). Aliaj mamuloj inkluzivas la ibekson (Capra ibex), Capra falconeri, Pseudois nayaur, Hemitragus jemlahicus, kaj Marmota himalayana.

Estas 172 birdospecioj en tiu ekoregiono. Rimarkindaj birdoj inkluzivas la ŝafgrifon (Gypaetus barbatus), la reĝan aglon (Aquila chrysaetos), la himalajan grifon (Gyps himalayensis), Lerwa lerwa, la tibetan neĝan kokon (Tetraogallus tibetanus), kaj la himalajan neĝan kokon (Tetraogallus himalayensis).

Naturprotekto

Tiu ekoregiono estas bone konservita kaŭze de alta altitudo, severa klimato, kaj manko de arboj. Protektitaj areoj inkluzivas : Nacian Parkon Pin Valon, Nacian Parkon Granda Himalajo kaj Nacia Pärko Kiŝtŭar.

Bibliografio

  • angle Hoekstra, J. M. & Molnar J. L. Jennings & Revenga Spalding & M. D. Boucher & T. M. Robertson & J. C. Heibel & T. J. Ellison 2010 : The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference, University of California Press, Molnar J. L. ISBN 978-0520262560 Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today

Vidu ankaŭ


Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo Afganio,  Barato,  Ĉinio,  Pakistano
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo Irano,  Turkmenio
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo Maroko
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj Afganio,  Barato,  Ĉinio,  Pakistano
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo Ĉinio
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro Afganio,  Ĉinio,  Kirgizio,  Taĝikio
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj Ĉinio
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro Mongolio,  Rusio
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj Ĉinio
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj Afganio,  Pakistano
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj Ĉinio,  Kazaĥio,  Kirgizio
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj Ĉinio
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj Barato,  Nepalo
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo Ĉinio

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.