Ngunoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



Sub la nocio ngunoj oni kunigas diversajn etnojn de la bantuoj.

Ngunoj estas artefarita kolektnocio, kiu sugestas etnan unuecon, kiu ne vere ekzistas, kvankam lingvistika parenceco ne estas kontestebla. La bantuaj etnoj, kiujn oni sub tiu nocio kunigas, ne komprenas sin kiel ngunojn. Por ili la respektiva socio estas la plej grava. Plia, ankaŭ artefarita, subdivido diferencigas je nordaj ngunoj, konsistantaj el zuluoj kaj svazioj, kaj je sudaj ngunoj, al kiuj estas nombrataj la kosaoj, tembuoj, mfenguoj, mpondoj kaj la mpondomizoj. Krom tiuj ekzistas ngunoj en Malavio, Mozambiko, Zambio, Zimbabvo (matabeloj) kaj Tanzanio, kiuj en la 19-a jarcento pro la militoj de la ŝakaoj el Sudafriko migris norden.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.