La flago de neniuseksema fiero

Neniuseksemo[1], neniseksemo, aseksemo[1]senseksemo[2], estas seksa orientiĝo kiu konsistas el tuta aŭ plejparta manko de ajna seksuma deziro.

Ĝi malsamas al eŭnuĥecokastro ĉar ĝi ne supozas ajnan fiziologian neeblon reprodukti aŭ seksumi. Plue, neniuseksemo ne egalas al kontraŭseksumismo, ĉar ĝi ne supozas aŭ aproban aŭ malaproban trakton al la ago de seksumo mem. Neniuseksemon oni iafoje ekvivalentigas al celibateco, sed la malantaŭa rilatas al agado senkonsidere dezirojn, kaj la antaŭa rilatas nur al manko de deziro.

La koncepto de "neniuseksemo" aperas antaŭ nur nelonge, kaj plivastiĝis precipe dank' al la interreto. Iuj argumentas ke neniuseksemo ne estas vera orientiĝo kiel aliseksemo aŭ samseksemo, sed anstataŭe estas ia seksuma malsano. Tamen medicinaj pruvaĵoj por tiaj ĉi asertoj mankas.

Referencoj

  1. 1 2 Zozulja, Boris A.. [2016] Vortaro intima, Kontrolis la tekston M.M. Aderkass, p. 11.
  2. Morris, Rachel J.. Asexuality, esperante.. YouTube. Alirita 21-a de majo 2016.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.