La ses plej grandaj uranaj lunoj. De maldektsre dekstren: (parto de Urano), Puko, Mirando, Arielo, Umbrielo, Titanjo, Oberono.
La satelitoj estas je la sama skalo

Urano havas 27 konatajn naturajn satelitojn, disdonitaj laŭ tri grupoj: dektri internaj satelitoj, kvin ĉefaj satelitoj kaj naŭ neregulaj satelitoj

Malkovroj

William Herschel, malkovrinte Uranon ses jaroj antaŭ, malkovris la du unuajn satelitojn Oberono kaj Titanjo la 11-an de januaro 1787. Arielo kaj Umbrielo estis malkovrataj de William Lassell la 24-an de oktobro 1851. Ĉi-tiuj lunoj ricevis la numerojn I, II, III IV, ne ĉiam en la sama ordo[1] ĝis kiam John Herschel, filo de John Herschel, elektis en 1852 la nomojn[2] de la kvar lunoj tiam konataj. La kvina satelito, Mirando estis trovita de Gerard Kuiper en 1948.

Oni devis atendi la jarojn 1985-86 por malkovri, per la kosmosondilo Voyager 2, dek internajn lunojn, (dekunua luno, perdita, estis retrovita en 1999 sur malnovaj kliŝaĵoj far de Voyager 2). De 1997, naŭ neregulaj satelitoj estis malkovritaj per surteraj teleskopoj[3] kaj du lunoj, Kupido kaj Mabo estis malkovritaj per la kosmoteleskopo Hubble en 2003.

Falsa malkovro

Malkovrinte Titanjon kaj Oberonon, Herschel kredis observi kvar aliajn lunojn la 18-an de januaro kaj 9-an de februaro 1790, kaj la 28-an de februaro kaj 26-an de marto 1794, sed neniu alia astronomo sukcesis vidi ilin. Kiam Lassel malkovris Arielon kaj Umbrielon, li konstatis ke ties orbitaj parametroj kongruis kun neniaj el tiuj de la satelitoj asertitaj de Herschel. Astronomoj konkludis, ke Herschel konfuzis malgrandajn stelojn kun uranaj satelitoj[4], kaj oni atribuis la malkovron de Arielo kaj Umbrielo al Lassel.

Nomoj

John Herschel, filo de William Herschel donis, en 1852, al la tiam konataj uranaj lunoj nomojn de feoj de la angla literaturoj: Titanjo kaj Oberono ŝuldas siajn nomojn al la feaj gereĝoj de Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare; Arielo kaj Umbrielo estas elfoj en la poemo "The Rape of the Lock" (La Rabita Buklo) de Alexander Pope, Arielo estas ankaŭ aera spirito en la ŝekspira "La ventego". John Herschel estimis ke planedo nomita laŭ Urano, dio de la ĉielo kaj de la aero, havu satelitojn kun nomoj de aeraj feoj[5]. Laŭ ĉi-tiu tradicio, ĉiuj uranaj satelitoj ricevos nomojn devenaj aŭ el "The Rape of the Lock", aŭ el teatraĵoj de Shakespeare, kvankam malofte tiuj de feoj.

Lunaj nomoj devenaj el la Alexander Pope-a "La Rabita Buklo"
  • Arielo, Umbrielo, Belindo
Lunaj nomoj devenaj el verkoj de William Shakespeare

Ecoj

Komparaj masoj de la ĉefaj satelitoj de Urano

El la kvar gasgigantoj, Urano havas malplej masan salelitaron: la sumo de la masoj de ĝiaj kvin pli grandaj lunoj estas malpli ol duono de la maso de Tritono, neptuna luno. Plej granda urana satelito, Titanjo, havas duonon de la diametro de nia Luno.

Nenia urana satelito havas notindan atmosferon.

Internaj kaj ĉefaj satelitoj (kaj la ringoj) orbitas en la ekvatora ebeno de Urano. Ĉar la planedo havas ĝian rotacian akson preskaŭ paralela al ĝia orbita ebeno (Aksa dekliniĝo = 97,77°), la orbitoj de ĝiaj regulaj satelitoj estas proksimume ortaj al la planeda orbita ebeno, kaj estas retrogradaj rilate al la orbita movo. Tiaj satelitoj ĉu estus formiĝintaj en la alkreska disko de Urano post la hipoteza kolizio kiu renversus la planedon, ĉu ili suferis la saman influon[6], kiu modifis la uranan rivoluakson ĝis ĝia nuana klineco.

Internaj satelitoj

Dektri internaj uranaj satelitoj estas nun konataj. Ili estas ligataj al la uranaj ringoj, kiuj verŝajne devenas de la diseriĝo de unu aŭ pluraj lunoj.

Kordelio kaj Ofelio estas paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono, Mabo estas probable la materiala fonto de la ringo muo.

Ĉiuj estas malhelaj objektoj, ili konsistiĝas el akva glacio nigrigita el malhela materialo, kiu estas eble organikaj kombinaĵoj.

Ĉefaj satelitoj

Urano havas kvin grandajn satelitojn : Mirando, Arielo Umbrielo, Titanjo kaj Oberono, la solaj, kiuj estas sufiĉe masaj por havi sferan (au elipsoidan) formon. Ili komponiĝas el miksaĵo de glacio kaj roko. Ili povas esti diferenciĝitaj en roka kerno kaj glacia mantelo. Titanjo kaj Oberono povus havi tavolon da likva akvo inter la kerno kaj la mantelo.

Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la neregulaj uranaj satelitoj en funkcio de iliaj granda duonakso

Neregulaj satelitoj

Naŭ lunoj orbitas preter la orbito de Oberono. Ili estus asteroidoj kaptataj de Urano. Male al la satelitoj de Jupiterode Saturno, nenia grupiĝo estis trovita laŭ iliaj grandaj duonaksoj kaj orbitaj klinecoj. La retrogradaj lunoj tamen povas esti klasigitaj en du grupoj: la interna grupo, kun orbito modere discentraj (e ≈ 0,2) : Francisko, Kalibano, Stefano kaj Trinkulo; kaj la ekstera grupo kun tre discentraj orbitoj (e ≈ 0,5) Sikorakso, Prospero, Setebo kaj Ferdinando.

Margareto estas la ununura prograda neregula satelito de Urano. Ĝi estas (kun Nereido, satelito de Neptuno) la natura satelito kiu havas plej grandan orbitan discentrecon : e = 0,7979 (en 2008).

Listo

La uranaj satelitoj estas tie listitaj laŭ kreskanta orbita periodo.

Internaj satelitoj Ĉefaj satelitoj Retrogradaj satelitoj
RangoNumeroNomoDiametro[7]
(km)
Maso[7]
(1018kg)
Granda duonakso[7]
(km)
Rivoluperiodo[7][8]
(tago)
Orbita inklinacio[7]Discentreco[7]Jaro de
malkovro[3]
Malkovrinto(j)[3]
1VIKordelio40,2 ± 60,04449 7510,3350,08479°0,000261986Terrile
(Voyager 2)
2VIIOfelio42,8 ± 80,05353 7640,37640,1036°0,009921986Terrile
(Voyager 2)
3VIIIBianko51,4 ± 40,09259 1650,4345790,193°0,000921986Smith
(Voyager 2)
4IXKresido79,6 ± 40,3461 7660,463570,006°0,000361986Synnott
(Voyager 2)
5XDezdemono64 ± 80,1862 6580,4736500,11125°0,000131986Synnott
(Voyager 2)
6XIJulieto93,6 ± 80,5664 3600,4930650,065°0,000661986Synnott
(Voyager 2)
7XIIPorcio135,2 ± 81,7066 0970,5131960,059°0,000051986Synnott
(Voyager 2)
8XIIIRozalindo72 ± 120,2569 9270,5584600,279°0,000111986Synnott
(Voyager 2)
9XXVIIKupido~180,003874 8000,6180,1°0,00132003Showalter
kaj Lissauer
10XIVBelindo90 ± 160,4975 2550,6235270,031°0,000071986Synnott
(Voyager 2)
11XXVPerdito30 ± 60,01876 4200,6380,0°0,00121986Karkoschaka
(Voyager 2)
12XVPuko162 ± 42,9086 0040,7618330,3192°0,000121985Synnott
(Voyager 2)
13XXVIMabo~250,0197 7340,9230,1335°0,00252003Showalter
kaj Lissauer
14VMirando471,6 ± 1,466 ± 7129 3901,4134794,232°0,00131948Kuiper
15 IArielo1 157,8 ± 1,21 350 ± 120191 0202,5203790,260°0,00121851Lassell
16IIUmbrielo1 169,4 ± 5,61 170 ± 130266 3004,1441770,205°0,?1851Lassell
17IIITitanjo1 577,8 ± 3,63 530 ± 90435 9108,7058720,340°0,00111787Herschel
18IVOberono1 522,8 ± 5,23 010 ± 70583 52013,4632390,058°0,00141787Herschel
19XXIIFrancisko~220,00724 276 000−266,56147 459°0,14592001Holman kaj al.
20XVIKalibano~720,257 231 000−579,73139 885°0,15871997Gladman kaj al.
21XXStefano~320,0228 004 000−677,37141,873°0,22921999Gladman kaj al.
22XXITrinkulo~180,00398 504 000−749,24166,252°0,22002001Holman kaj al.
23XVIISikorakso~1502,3012 179 000−1 288,28152,456°0,52241997Nicholson kaj al.
24XXIIIMargareto~200,005414 345 0001 687,0151,455°0,66082003Sheppard
kaj Jewitt
25XVIIIProspero~500,08516 256 000−1 978 29146,017°0,44481999Holman kaj al.
26XIXSetebo~480,07517 418 000−2 225,21145,883°0,59141999Kavelaars kaj al.
27XXIVFerdinando~200,005420 901 000−2 805,51167,346°0,36822001Holman kaj al.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.