
Musonaj nuboj en Vindhya-montaro, centra Hindio
Musono estas sezona aertorento en la atmosfero de Tero, kiun kaŭzas la neegala varmiĝo de la kontinento(j) kaj de la marakvo. Tipa musonzono estas la intertropika Azio. En la somermonatoj de la norda duonsfero la musono estas humida, en la vintraj monatoj seka. La direkto de la musonaj ventoj ŝanĝiĝas duonjare.
La vorto devenas el la araba trans la hinda lingvoj. La mezepokaj arabaj maristoj per la vorto "موسم" (prononcu: mausim = sezono), siavice de la ŝemida radiko vsm "marki", priskribis venton en la Araba Maro, kiu ŝanĝiĝas laŭsezone.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.