En toksologio, la averaĝa mortiga dozo aŭ LD50 (angla mallongigo por "lethal dose", 50%), averaĝa koncentriĝo LC50 (mallongigo por "lethal concentration", 50%) aŭ mortiga koncentriĝo kaj tempo LCT50 pri iu toksino, radiado, aŭ patogeno estas la necesa kvanto por mortigi duonon de la membraro en ia testita enloĝantaro post iom da tempo. LD50 ofte uzatas kiel ĝenerala indikilo pri la akuta tokseco de iu substanco. Ju pli malalta estas tiu LD50 valoro, des pli danĝera estas la substanco, indikante ties altan toksecon.

Tiu testo estis kreita en 1927 de J. W. Trevan[1]. La esprimo duonmortiga dozo estas iam kaj iam uzata kun la sama senco, signifante specife la tradukojn uzatajn en neanglaj tekstoj, tamen ĝi ankaŭ referencias ian submortigan dozon, pro tiu ambigueco tiu esprimo estas kutime preterlasata. LD50 estas ordinare determinita pere de testoj en laboratoriaj animaloj, samkiel la ratoj. En 2011, la Usona Administracio por Manĝoj kaj Drogoj aprobis alternativan metodologion por determinado de LD50 rilate al la kosmetika drogo Botokso sen uzo de animaloj.

Konvencioj

La LD50 ofte esprimatas kiel maso de substanco administrita en ĉiu masunuo de la besto submetita al la testo, kutime kiel miligramoj de la substanco por ĉiu kilogramo da korpa maso. Per tiuj valoroj, la relativa tokseco de malsimilaj substancoj estas kompareblaj, kaj normigas la variadon laŭ la grando de la testata animala, kvankam tokseco ne ĉiam mezureblas simple per la rilato kun la korpa maso.

La elekto por 50% de la mortigeco kiel referencovaloro evitas la potencan riskon por eraroj en la ekstremaĵoj kaj reduktas la kvanton da necesaj testoj. Tamen, oni povas ankaŭ konkludi ke LD50 ne estas mortiga dozo por ĉiuj kazoj, kelkaj povas morti per tro malmulte, dum aliaj supervivas per dozoj pli altaj ol tiuj difinitaj de LD50 .

La mortiga dozo ofte varias depende de la metodologio pri administrado: ekzemple, multaj substancoj estas malpli toksaj kiam buŝe administritaj ol kiam intravejne administritaj. Pro tio, la datumoj de LD50 ofte kvalifikas per la maniero pri administrado. La kunrilataj kvantoj por LD50/30 aŭ LD50/60 uzatas por referenci dozon kiu estas mortigebla (kiam mankas traktado) al 50% de la enloĝantaro dum (respektive) 30 aŭ 60 tagoj. Ĉi-valoroj estas pli kutime uzataj por Protektado de la Fizika Sano kontraŭ radiado, ĉar supervivado dum pli ol 60 tagoj ĝenerale rezultas en resaniĝo.

Mortigaj dozoj de kelkaj substancoj

Substanco Bildo Besto/venenado LD50 : g/kg
Aflatoksinomuso, buŝe0,48 mg/kg
Akvomuso, buŝe>90 g/kg
Arsena trioksidomuso, buŝe14 mg/kg
Arsena trisulfidomuso, buŝe185–6,400 mg/kg
Arseno Metalamuso, buŝe763 mg/kg

mouse, intraperitonea 13 mg/kg

Vitamino Cmuso, buŝe11,900 mg/kg
Aspirinomuso, buŝe200 mg/kg
Batrakotoksinohoma
sub-haŭta injekto
2-7 µg/kg (hipoteze)
Bisoprololomouse, buŝe100 mg/kg
Blanka fosforomuso, buŝe3,03 mg/kg
Botulina toksinohoma, buŝo,
injekto, inhalado
1 ng/kg (hipoteze)
Brazila armita araneomuso, subhaŭta134 µg/kg
Cianurata acidomuso, buŝe7,700 mg/kg
2,3,7,8-tetraklorodibenzo-p-duoksinomuso, buŝe20 µg/kg
Etanolo(muso, buŝe)7,060 mg/kg
Fera (II) sulfatomuso, buŝe237 mg/kg
Heliumomuso, nazedatumo ne difinita
senodora senkolora gaso
kapdoloro, kapturno, naŭzo
Joniga radiadohoma, radiado6 Gy
Kadmia oksidomuso, buŝe72 mg/kg
Kadmia sulfidomuso, buŝe7,080 mg/kg
Kafeinomuso, buŝe192 mg/kg - 140 mg/kg
Kantaridinohoma, buŝe0,5 mg/kg
Kapsaicinomouse, buŝe47.2 mg/kg
Klorido de Benzalkoniomuso, buŝe
fiŝo, enmergiĝo
akva senkvertebruloj
304.5 mg/kg {0.28 mg/L} {0.059 mg/L}
Klorido de hidrargo (II)muso, haŭte41 mg/kg
Klorido de Kobalto (II)muso, buŝe80 mg/kg
Klorofumoj alte toksaj)venena substanco
Kumarinomuso, buŝe293 mg/kg
Kvinboranohoma, buŝe<50 mg/kg
Lorchel fungo Giromitrino(muso, buŝe)200 mg/kg
Dietilamido de Lizergata acidomuso, intravejne16,5 mg/kg
Maitotoksinomuso, intraperitonea0.13 µg/kg
Cianurato de Melaminomuso, buŝe4,100 mg/kg
Melaminomuso, buŝe6,000 mg/kg
Natria cianidomuso, buŝe6,4 mg/kg
Natria fluoridomuso, buŝe52 mg/kg
Kuireja salomuso, buŝe3,000 mg/kg
Natria molibdenatomuso, buŝe4,000 mg/kg
Natria nitritomuso, buŝe180 mg/kg
Nikotinohoma, buŝe0.5-1.0 mg/kg (hipoteze)
Oxyuranus microlepidotusmuso, subhaŭta25 µg/kg
Paracetamolomuso, buŝe1,944 mg/kg
Plumba (II) acetatomuso, buŝe400 mg/kg
Plumba (IV) acetatomuso, buŝe250 mg/kg
Polonio-210homa, inhalado10 ng/kg (hipoteze)
Ricinomuso, intraperitoneal muso, buŝe22 μg/kg 20–30 mg/kg
Saĥarozomuso, buŝe29,700 mg/kg
Sarinomuso
subhaŭta injekto
17,23 µg/kg (hipoteze)
Natria izoproprila
metilfosfonata acido
(IMPA, metabolito de sarino)
muso, buŝe6,860 mg/kg
Strikninohoma, buŝe1–2 mg/kg (hipoteze)
Tetrahidrokanabinolo (THC)muso, buŝe1,270 mg/kg
Mononatria glutamatomuso, buŝe16,600 mg/kg
Uranila acetatomouse, buŝe136 mg/kg
Ureomuso, buŝe8,471 mg/kg
RetinolC20H30O2 g/kg
VXhoma, buŝe, inhalado,
absorbado pere de haŭto/okuloj
2,3 µg/kg (hipoteze)

Skalo de veneno

La valoroj de LD50 havas tre larĝan gamon. La botulinum-toksino kiel la plej toksa substanco konata havas LD50-valoron de 1 ng / kg, dum la plej ne-toksa substanca akvo havas LD50-valoron pli ol 90 g / kg. Tio estas diferenco de ĉirkaŭ 1 po 100 miliardoj aŭ 11 ordoj de grando. Kiel ĉiuj mezuritaj valoroj, kiuj diferencas laŭ multaj ordoj de grando, logaritma vido estas konsilinda. Konataj ekzemploj estas la indiko de la tertrema forto uzanta la Skalo de Richter, la pH-valoron, kiel mezuron por la acida aŭ baza karaktero de akva solvaĵo aŭ de laŭteco en decibeloj. En ĉi tiu kazo, oni konsideras la negativan dekuman logaritmon de la valoroj de LD50, kiu estas normigita en kg per kg korpa pezo.

- log LD50 (kg / kg) = valoro

La sendimensia valoro trovita povas esti enigita toksina skalo. Akvo kiel la plej grava Substanco havas la pekan Valoro 1 en la toksina skalo akirita tiamaniere. [2]

La dekadenca logaritmo faciligas la komparon de mortigaj dozoj LD50

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Lethal Laws: Animal Testing, Human Health, and Environmental Policy, Alix Fano
  2. Strey K (2019). Die Gifte-Skala”, Chemie in Unserer Zeit (de.) 53 (6), p. 386–399.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.