Monaĥejo de Montehano
Sankta Sebastiano de Hano
monaĥejo monumento
Loko
Ŝtato  Hispanio
Kantabrio
MunicipoEscalante

Geografia situo

43° 25′ 47″ N,  29′ 24″ U (mapo)43.429664-3.489903Koordinatoj: 43° 25′ 47″ N,  29′ 24″ U (mapo)
Bazaj informoj
Religio Katolika
Rito Katolika Eklezio
Statuso Monaĥejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Baroko
Konstruado 15-a jarcento
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Kantabrio

Monaĥejo de Montehano (Kantabrio)
Monaĥejo de Montehano (Kantabrio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

Monaĥejo de Montehano (Hispanio)
Monaĥejo de Montehano (Hispanio)
DEC

Map

Ligiloj

San Sebastián de HanoSankta Sebastiano de Hano estas monaĥejokonvento aktuale okupita de Kapucenoj en la municipo Escalante (Kantabrio, Hispanio), ĉe la monto Hano kaj la marĉoj de Santoña en la insulo Montehano. Ĝi estas tre ofte nomata monaĥejo aŭ konvento de Montehano. Ĝi estis deklarita Nacia Monumento la 6an de Novembro 1981.

Ĝi estis fondita en 1441 pere de la patroneco de Beltrán Ladrón de Guevara, Senjoro de Escalante kaj Grafo de Zahalú, sur tio kiu iam estis ermitejo aŭ kapelo dediĉita al Nia Sinjorino de la Monto kaj estis dekomence loĝata de franciskanoj. Tiam ĝi estis sur insulo (nun duoninsuligita) kiu profitis je boato por trapasigi la golfon.

En 1597 tie oni entombigis la restaĵojn de Barbara Blomberg, patrino de Don Juan de Austria, iama amatino de la imperiestro Karolo la 5-a.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.