La Mohs-skalo estas skalo de minerala dureco kiu komparas mineralojn per la ebleco skrapi pli molajn mineralojn. Ĝi estis kreita de la germana mineralogo Friedrich Mohs, kaj estas unu el multaj difinoj de dureco de materiala scienco.
Mohs bazis la skalon laŭ dek abundaj mineraloj. Materialoj estas kategoriigataj laŭ la plej malmola materialo kiun si povas skrapi. La jena tabelo montras komparado kun absoluta malmoleco per sklerometro.
Dureco | Mineralo | Ĥemia komponado | Absoluta Malmoleco |
---|---|---|---|
1 | Talko, (Estas facile skrapebla per la ungo) | Mg3Si4O10(OH)2 | 1 |
2 | Gipso, (Oni eblas skrapi ĝin per la ungo iomete pli malfacile) | CaSO4·2H2O | 3 |
3 | Kalcito, (Oni eblas skrapi ĝin per kupra monero) | CaCO3 | 9 |
4 | Fluorito, (Estas skrapebla per tranĉilo) | CaF2 | 21 |
5 | Apatito, (Oni eblas skrapi ĝin per tranĉilo iomete pli malfacile) | Ca5(PO4)3(OH-,Cl-,F-) | 48 |
6 | Feldspato, (Ĝi eblas skrapi per ŝtala klingo) | KAlSi3O8 | 72 |
7 | Kvarco, (Ĝi skrapas la ŝtalon) | SiO2 | 100 |
8 | Topazo, | Al2SiO4(OH-,F-)2 | 200 |
9 | Korundo, (Nure skrapebla de diamanto) | Al2O3 | 400 |
10 | Diamanto, (La plej dura natura mineralo) | C | 1500 |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.