Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mogelsberg (stacidomo).
Mogelsberg
Blazono de Mogelsberg
Blazono de Mogelsberg
la loka kirko
vilaĝo former municipality of Switzerland
Kantono Sankt-Galo
Komunumo(j)Neckertal
Koordinatoj 47° 22′ 0″ N  7′ 0″ O / 47.36667 °N, 9.11667 °O / 47.36667; 9.11667 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 0″ N  7′ 0″ O / 47.36667 °N, 9.11667 °O / 47.36667; 9.11667 (mapo)
Areo32,96 km²
Alteco755 m super marnivelo
Poŝtkodo9122
Mapo de Mogelsberg

Mogelsberg estas iama politika komunumo de la elektodistrikto Togenburgo en Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2192 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ek de la 1-a de januaro 2009 Mogelsberg estas parto de la nova komunumo Neckertal.

Geografio

Mogelsberg siutas ĉe la bordo de la rivero Necker kaj la montetoj oriente de la Necker-Valo. Ĝi estas grandteritoria komunumo, kiu konsistas el pluraj malgrandaj municipoj, vilaĝoj kaj vilaĝetoj, nome Mogelsberg, Dicken (partoj de Dicken siutas sur la teritorio de la komunumo Sankt-Peterzell), Necker, Nassen, Dieselbach, Hoffeld, Ebersol, Hofstetten, Furth kaj Wolfensberg. La plej malalta punkto de la komunumo troviĝas je alteco de 600 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Necker kaj ĝis plej alta punkto je 1175 m s.m. sur la monteto Wilkethöhe. Pro la vasteco de la komunumo, ĝia stratreto havas totalan longecon de pli ol 200 km.

Kuracloko

Jam ek de la mezepoko Mogelsberg estas konata kiel kuracloko. La bela pejzaĝo de la Necker-Valo kaj togenburgaj montoj kaj arbaroj invitas al migrado en bela kampara pejzaĝo.

Trafiko

La kernvilaĝo Mogelsberg posedas stacidomon de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj ĉe la trajnlinio de Sankt-Galo, tra Rapperswil al Lucerno. La ceteraj komunumpartoj atingeblas per diversaj poŝtaŭtolinioj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mogelsberg datas sub la nomo Magoldesberch el la jaro 1152. En la jaro 1224 jam estis menciita unua saniga banejo.

En baloto de la 21-a de oktobro 2007 la popolo kunsentis al kunfando de la komunumo Mogelsberg kun Sankt-Peterzell kaj Brunnadern al la nova komunumo Neckertal.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.