Moŝe Arens
Persona informo
משה ארנס
Naskiĝo 27-an de decembro 1925 (1925-12-27)
en Kaŭno
Morto 7-an de januaro 2019 (2019-01-07) (93-jaraĝa)
en Savyon
Tombo Savyon Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla franca germana hebrea vd
Ŝtataneco Israelo Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de Teknologio Masaĉuseca Instituto de Teknologio George Washington Educational Campus vd
Partio Firmigo (Likud) vd
Profesio
Okupo diplomato politikisto entreprenisto universitata instruisto inĝeniero verkisto sciencisto publikigisto aerokosma inĝeniero vd
Laborkampo politiko diplomatio aviation engineering vd
Aktiva en Jerusalemo Teĥnion vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Moŝe ARENS (hebree משה ארנס; naskiĝis la  27-an de decembro 1925 en Kaŭno, Litovio - mortis la 7-a de januaro 2019 en Savyon, Israelo) estis israela politikisto kaj aviada inĝeniero.

William Cohen (la usona ministro pri defendo) kaj Moŝe Arens (1999)

Li estis membro de la politika partio Likud ("Firmigo"), trifoje estis ministro pri defendo de Israelo kaj inter la jaroj 1988 kaj 1990 ministro pri eksteraj rilatoj de Israelo. Nuntempe li estas estrara prezidanto de la universitata centro Ariel en Samario (regiono en Israelo).[1]. Kiel eksa profesoro pri aviada teknologio en la Israela Instituto pri Teknologio Technion li verkis multajn fakajn artikolojn (La Teĥnion, hebree הטכניון, en multaj lingvoj latinliterigata Technion, estas la plej malnova universitato de Israelo. Ĝi estis fondita en 1924 kaj troveblas en la urbo Ĥajfo).

Li estas edziĝinta, estis patro de kvar infanoj, kaj krom la hebrean parolis la anglan, francan kaj germanan lingvojn.

Moŝe Arens kaj Caspar Weinberger, en Vaŝingtono, Usono
Moŝe Arens (ministro pri defendo) kaj Caspar Weinberger, en Vaŝingtono, Usono

Notoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.