| ||||
---|---|---|---|---|
Meza Grekio | ||||
Περιφέρεια Στερεάς Ελλάδας | ||||
regiono de Grekio | ||||
Bazaj informoj | ||||
ŝtato: | Grekio | |||
areo: | 15.549 km² | |||
nombro de loĝantoj: | 605.329 (2001) | |||
loĝdenso: | 38,93 loĝantoj po km² | |||
administra centro: | Lamia | |||
provincoj (νομοί): | 5 | |||
kodo laŭ normo ISO: | GR-H | |||
kodo laŭ normo NUTS: | GR24 | |||
retpaĝo: | www.stereaellada.gov.gr | |||
Meza Grekio (greke Στερεά Ελλάδα - Stereá Elláda, laŭvorte "kontinenta Grekio") estas unu el la 13 administraj regionoj de Grekio. La regiono, kies administra centro estas la urbo Lamia, ampleksas centran parton de la kontinenta parto de Grekio kaj la insulon Eŭbeo.
Ĝi dividiĝas en kvin provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):
- Evritanio (Nomos Evrytanias), administra centro Karpenisi
- Ftiotido (Nomos Fthiotidos), administra centro Lamia
- Beotio (Nomos Viotias), administra centro Levadia
- Eŭbeo (Nomos Evvias), administra centro Ĥalkida
- Focido (Nomos Fokidas), administra centro Amfisa
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.