Metriko estas la arto pritraktanta la regulojn, mezurojn kaj tipojn de versoj. La malsamaj konceptoj pri la ritmo donas diversajn verssistemojn. Inter ili la ĉefaj estas:
- Kvanta sistemo: la ritmo strukturiĝas per sinsekvo de piedoj de longaj kaj mallongaj silaboj (tiu sistemo estas ankaŭ nomata klasika metriko).
- Akcenta sistemo: la ritmo strukturiĝas per la akcento. Tiuj akcentataj silaboj determinas la strukturon de la versoj.
- Silaba sistemo: la verso strukturiĝas per silaboj, sendepende de la akcentoj.
- Akcentsilaba sistemo: la strukturiĝo dependas kaj de la nombro da silaboj kaj de la akcentoj.
Prozmetro (en la latina prosimetrum kaj plurale prosimetra) estas poezia komponaĵo kiu uzas kombinon de prozo (prosa) kaj verso (metrum).
Literaturo
- 1984: Kalocsay, Kálmán. Parnasa Gvidlibro / Kálmán Kalocsay; Gaston Waringhien; Roger Bernard. Reviziita kaj kompletigita de G. Waringhien. 3-a eld. Pizo: Edistudio 1984, 207 p. kun Skizo de Esperanta metriko. La arto poetika. Esperanta rimaro. ISBN 88-7036-018-0
- 1957: Clark, Brendon. Kien la poezio? / de Brendon Clark. Rickmansworth: Esperanto Publ. Co. 1957, 156 p.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- La klasika metriko kaj Esperanto (parto I, parto II, parto III) de Kálmán Kalocsay en la Nica Literatura Revuo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.