Merewalh
Persona informo
Ŝtataneco Mercia vd
Familio
Patro Penda vd
Edz(in)o Domne Eafe vd
Infanoj Sankta Mildred Milburga Mildgyth Merefin Merchelm Mildfrith vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Merewalh (aŭ Merwal aŭ Merwald; m. inter 670 kaj 685) regis la etan anglosaksan regnon Wreocensaete, verŝajne en Shropshire kaj Herefordshire, dum la meza kaj malfrua 7-a jarcento.

Li gajnis la tronon dum la regado de Penda, reĝo de Mercia, kiun li agnoskis kiel sia superulo, kaj kiu, laŭ indikoj en la anglosaksa kroniko, probable estis lia patro.

Li konvertiĝis al kristanismo, kaj fondis priorejon ĉe Leominster, Herefordshire.

En 651 Anna, reĝo de East Anglia, estis venkata de Penda kaj forpelata de sia regno: li rifuĝis kun Merewalh.

Li edziĝis al Sankta Ermenburh, filino de Aethelberht la 1-a, reĝo de Kent. Ili havis almenaŭ ses gefilojn:

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.