Maximilian Joseph von Montgelas | |||||
---|---|---|---|---|---|
ministro-prezidanto de Bavario | |||||
![]() Maximilian von Montgelas (1806) | |||||
Persona informo | |||||
Maximilian von Montgelas | |||||
Naskonomo | Maximilian Carl Joseph Franz de Paula Hieronymus Freiherr von Montegelas | ||||
Naskiĝo | 12-an de septembro 1759 en Munkeno | ||||
Morto | 14-an de junio 1838 (78-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Tombo | Schloss Aham vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Palais Montgelas • Munich Residence vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Strasburgo • Universitato de Ingolstadt vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Montgelas vd | ||||
Patro | Janus Sigmund de Garnerin de la Thuille, Seigneur de Montgelas vd | ||||
Patrino | Maria Ursula, Gräfin von Trauner vd | ||||
Infanoj | Maximilian Graf von Montgelas • Ludwig de Garnerin de la Thuille, Graf von Montgelas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • juristo • historiisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Bavario vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maximilian Joseph von MONTGELAS [monĵela] (naskiĝis la 10-an de septembro 1759 en Munkeno, mortis la 14-an de junio 1838 samloke) originis el savoja familio kaj estis germana politikisto.
Vivo
Montgelas studis en Nancy kaj Strasburgo iĝante en 1777 sekreta konsilisto en la Elektoprinclando Bavario. En 1779 oni nomumis lin ĉambristo de princo-elektisto Karolo Teodoro. Li ankaŭ konsiladis vide al cenzuradon libran. Pro sia inkliniĝo je la ideoj de la Iluminatoj li maldungitis vivonte ĉe la kortego de Zweibrücken. En 1795 revokits li al Munkeno kiel registara konsilisto. En 1796 li iĝis orda sekreta konsilisto kaj en 1799 ministro pri eksteraj aferoj. La ministerion pri financoj li ekgvidis en 1803, la ministerion pri internaj aferoj en 1806 kaj la financministerion ree en 1809. En ĉiuj siaj postenoj li ja meritis pri la plialtigo de la bavaria publika vivo. Tamen nekontesteblas lia brutaleco en la forigo de malnovaj aferoj kaj en sia reform-elano laŭ franca modelo. Kontraŭ ekleziaj strukturoj kaj ĉefe la jezuitoj li vere furiozis.
Lia prieksterlanda politiko orientiĝis je francaj interesoj kaj tiam Bavario pligrandiĝis. Tamen Bavario ne sukcesis iĝi la plej influa germana ŝtato. Malgraŭ alianco kun Napoleono Bonaparte la bavaria teritorio ne malpligrandiĝis post la Viena kongreso. En 1809 li, denaske barono, grafiĝis. La enkonduko de konstitucio, kiun Montgelas malintencis, trenis la maldungon de Montgelas en februaro 1817. En 1819 li iĝis hereda regna konsilisto.
Liaj rememoroj (1799–1817), defendo de la ministeriaj agoj, aperis eltiraĵe en traduko el la franclingva originalo en Stuttgart en 1887.
Fonto
- Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 14. Leipzig 1908, p. 106, kio relegeblas tie ĉi interrete.